Lotto Sport Italia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lotto Sport Italia
negoco vd
Dum junio 1973 - nekonata/nuntempe
Jura formo società per azioni
Sidejo Trevignano
Lando Italio
Agokampo sporta vestaĵo
TTT Oficiala retejo
vdr

Lotto Sport Italia estas itala produktanto de ŝuoj, ekipaĵoj kaj sportaj vestaĵoj por diversaj sportoj: futbalo, retpilko, teniso, hokeo, kaj por malsamaj atletikoj. Ĝi estis fondita en 1973. La ĉefsidejo de la firmao estas en Trevizo, Italio, kie la firmao ankaŭ estis fondita kaj nuntempe ĝi funkcias en pli ol 60 landoj ĉirkaŭ la mondo.

La firmao estis fondita en 1973 fare de la familio Caberlotto kiu posedis la lokan futbalteamon de Trevizo. La firmao unue komencis produkti tenisŝuojn kaj poste akcesoraĵojn por basketbalo, manpilko, atletiko kaj piedpilko [1].

Dum la unuaj 10 jaroj, ili koncentriĝis pri la itala enlanda merkato. Iom post iom, ili komencis investi en lanĉoj eksterlande. Dum la 1980-aj jaroj, ili kontraktis stelojn kiel ekzemple Ruud Gullit kaj povis establi sin kiel piedpilkbotproduktanton internacie.

La unuaj sponsoradinterkonsentoj de Lotto estis subskribitaj kun la futbalistoj Dino Zoff kaj Rod Hulit kaj kun la futbalteamoj Milano, la nederlanda nacia teamo, Napoli, Juventus kaj ChievoVerona kaj Real Zaragoza de Hispanio.

Lotto funkcias kiel sponsoro de multaj atletoj kaj futbalistoj tra la mondo, unu el kiuj plej elstaras estas la itala avanulo Luca Toni.

En Eŭropo, la firmao funkcias kiel la oficiala vesta firmao de la futbalteamoj: Genoa CFC , Cesena, Dijon, Sochaux, Mainz 05 kaj Hoffenheim.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of Lotto Sports in "Football Shirt Culture" website. Footballshirtculture.com (2007-01-26). Arkivita el la originalo je 2012-03-11. Alirita 2011-12-07. Arkivigite je 2012-03-11 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]