Saltu al enhavo

Louise Bryant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise Bryant foto, 1917

Louise BRYANT (naskiĝis la 5-an de decembro 1885 en Reno, Nevado, Usono, mortis la 6-an de januaro 1936 en Parizo, Francio) estis usona marksistino kaj verkistino.

Ŝi translokiĝis al Portland, Oregono kiam ŝi havis dudek jarojn por ĉeesti la Universitaton de Oregon. Tie ŝi fariĝis aktivulino en la voĉdonrajt-movado por virinoj kaj ankaŭ komencis karieron kiel verkistino.

Ŝi renkontis John Reed, kiu fariĝis ŝia kunulo kaj profesia kolego ĝis lia frua morto en 1920.

Ili translokiĝis al Novjorko, kie ili asociiĝis kun grupo de radikalaj ĵurnalistoj ĉirkaŭ la revuo The Masses (La Amasoj). Bryant skribis multe da politikaj artikoloj, poezio kaj estis milit-korespondanto dum la Unua mondmilito. Ŝi fariĝis aŭtoritato pri la Rusa registaro, ĝia eksterlanda politiko, kaj socialismo post la apero de ŝia libro Six Red Months in Russia ("Ses ruĝaj monatoj en Rusio").

Louise Bryant mortis pro hemoragio kaj estis sepultita en Des Gonards tombejo en Versajlo, Francio.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.marxists.org/archive/bryant greke http://www.marxists.org/glossary/people/b/r.htm#bryant-louise