Lublina unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Lublina Unio - la pentraĵo de Jan Matejko

Lublina Unio - unuiĝo de Pola Regno kaj Granda Duklando Litova kreita la 1-an de julio 1569 dum sejmo en Lublino. Ĝi estis reala unio, kontraste al antaŭaj, personaj unioj polaj-litovaj, kie komuna estis nur persono de monarko.

Ĝi estis aprobita la 28-an de junio, subskribita la 1-an de julio kaj fine ratifita de reĝo la 4-an de julio 1569. Ĝi estigis novan ŝtaton, nomatan Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie komunaj estis: reĝo, sejmo, valuto, eksterlanda kaj defenda politikoj. Apartaj restis fiskoj, armeoj, oficoj kaj juĝistaroj.

Konsekvencoj de la unio

Respubliko de Ambaŭ Nacioj post 1569
  • plifortigo de magnataro havanta grandajn bienojn, celanta redukti reĝan kaj nobelaran potencon
  • evoluo de Varsovio kie kunvenis sejmo, estis elektataj reĝoj kaj kie depost 16-a jarcento rezidis reĝo kun siaj oficistoj
  • al Pola Regno estis aligita ukraina lando
  • litva kaj rutena nobelaro rapide iĝis pollingvaj - pola lingvo post iama tempo fariĝis lingvo de elito
  • Pollando engaĝiĝis al orientaj aferoj: militoj kontraŭ Moskvio, Turkio kaj Tataroj
  • kreskis respekto al la lando kiu ligis orienton kaj okcidenton
  • nobelaro iĝis "politika nacio"


Vidu ankaŭ