Lucientes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Lucientes
forlasita vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Lucientes estas senhomigita mezepoka aragona vilaĝo situanta en la suda parto de la municipo Longás, en la komarko Cinco Villas kaj en la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros en provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la suda parto de la municipo Longás, apud la arbarvojo, kiu ligas Longás kun Luesia, ĉe la flanko norda de la montaro "Santo Domingo". Nuntempe, nur kelkaj ruinoj kaj spuroj de gardoturo de la kastelo de "San Marzal" restas kiel pruvo de tiu loko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la historiisto Agustín Ubieto Arteta, la unuaj mencioj pri ĉi tiu loko datiĝas de 970 kaj 994, en eldono de Antonio Ubieto Arteta de la "Cartulario de San Juan de la Peña I" [1], kaj ankaŭ inkludas la nomo-variaĵojn Lucientes kaj Lucentes. [2]

Estas eble, ke la monaĥejo Leire ricevis la enspezon de la eklezio de Lucientes en la 11-a jarcento, same kiel la relative proksimaj urboj Lobera de Onsella, Longás, Petilla de Aragón, Sibirana kaj Sos del Rey Católico. Oni scias nur kun certeco, ke la vilaĝo Lucientes faris pagojn al tiu monaĥejo dum la 12-a jarcento. [3]

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La loknomo Lucientes prezentas la finaĵon "-ntes" tipan de la fosiliigitaj genitivoj de la latina tria deklinacio. Tiu origino tre bone kongruas kun la latinaj vortoj LUCENTIS kaj LUCENTIUS.

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

De ĉi tiu loko venis la patrinflankaj prapatroj de la aragona pentristo Francisco José de Goya y Lucientes, kiu translokiĝis al la proksima urbo Uncastillo. [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en Textos Medievales, 6, Valencio, 1972)
  2. Ubieto Arteta, Agustín: Toponimia aragonesa medieval, Valencia, 1962.
  3. Luis Javier Fortun Pérez de Ciriza: Leire, un señorío monástico en Navarra (siglos IX-XIX), Gubierno de Nabarra, Pamplona, 1993, ISBN 84-235-1189-8.
  4. [1]
  5. [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]