Lucilio la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pariza eldono de la Epistulae en 1887.

Lucilio la Juna, en latina origine Lucilius Iunior (naskiĝinta en 6 p.K. en Kampanio) estis romia kavaliro ("eques"). Al li adresis la 10 jarojn pli aĝa Seneko siajn 124 filozofiajn leterojn. Krome li aperis en la verkoj Naturales quaestiones kaj De providentia.

En la jaroj 63/64 li iĝis prokuratoro en Sicilio. Li verkis poemojn, tamen lia aŭtoreco de la poemo "Aetna" (kiu troviĝis en la kolekto Appendix Vergiliana) estas tre neverŝajna.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Hanslik, Lucilius, en: Der Kleine Pauly vol.3, Eldonejo Deutscher Taschenbuchverlag, Munĥeno 1979, kolumnoj 754–755.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]