Ludvika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludvika
Blazono
Administrado
Lando Svedio
Provinco Dalekarlio
Retpaĝaro www.ludvika.se
Demografio
Loĝantaro 14018
Geografio
Koordinatoj
10°8′54″N 15°11′13″O  /  10.14833°N, 15.18694°O / 10.14833; 15.18694 (Ludvika)Koordinatoj: 10°8′54″N 15°11′13″O  /  10.14833°N, 15.18694°O / 10.14833; 15.18694 (Ludvika)
Alto m
Areo 1093 km²
v  d  r
Information icon.svg
Ludvika kommun.png

Ludvika estas urbo en suda parto de la sveda gubernio kaj provinco Dalekarlio. Ĝi estas parto de Okcidenta Minlando. La urbo situas plejparte en komunumo Ludvika. La plej orienta parto tamen situas en komunumo Smedjebacken. Ludvika estas centra loko de komunumo Ludvika. Ludvika havas 14 018 loĝantojn (2005). Ĝi situas ĉe la lagoj Väsman, Gårlången kaj Haggen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sveda reĝo Gustavo Vasa lokigis ŝtatan feruzinon kun forĝejoj ĉe la rojo apud Ludvika ĉirkaŭ 1550 kaj ĝi longe fariĝis la ĉefa entrepreno de la distrikto. Ludvika ricevis urbajn privilegiojn en 1919. En 1981 Karin Värmefjord iĝis la unua ina policestro en Ludvika kaj en Svedio.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

La urbo longe estis grava fervoja nodo. 1858 la unua fervojo, grava ligilo al Smedjebacken kaj Strömsholms kanalo, estis konstruita. 1873 aliĝis Frövi-Ludvika Fervojo (FLJ) kaj 1900 Stockholm-Västerås-Bergslagens Fervojo (SWB) anstataŭigis la unuan fervojon. Kune kun Björbobanan al Sälen kaj TGOJ de Grängesbergsbolaget, entute estis fervojoj en kvar direktoj. Post la dua mondmilito la trajna vojaĝado malkreskis kaj Borlänge iĝis la ĉefa nodo de Dalekarlio. Björbobanan ĉe la strando de la lago Väsman fariĝis bicikla vojo sed la ceteraj tri ankoraŭ funkcias por kaj vojaĝantoj kaj varoj.

Entreprenoj[redakti | redakti fonton]

La minoj, la feruzinoj, la forĝejoj kaj la arbaro estis ĉefaj entreprenoj de la distrikto ĝis 1900. Tiam la feruzino en Ludvika ĉesis kaj anstataŭe iuj noblaj viroj fondis Elektriska Aktiebolaget Magnet. La nova entrepreno tamen ricevis financajn problemojn kaj malgraŭ rekonstruado ĝi estis en 1916 vendata al Asea en Västerås. Tiam la vera ekspansio de la elektra entrepreno en Ludvika komenciĝis. 1988 Asea iĝis ABB Ltd kaj ĝi hodiaŭe estas la plej granda dunginto per 2 500 dungitoj. ABB en Ludvika ĉefe konstruas kaj fabrikas aparatojn kaj establojn por altpotenca elektra transmisio (per kaj rekta kaj alterna kurento) kaj transformado.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Ludvika entenas 14 partojn:

  • Ludvika Gård
  • Notgården
  • Hammarbacken
  • Marnäs
  • Hagalund
  • Högberget
  • Stensveden
  • Rasfallet
  • Lorensberga
  • Nissbo
  • Östansbo
  • Jägarnäs
  • Gamla Knutsbo
  • Nya Knutsbo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekomuzeo Minlando[redakti | redakti fonton]

Ekomuzeo Minlando estas kolektaĵo de plenaeraj vidindaĵoj el la historio en sia natura medio. La oficejo de Ekomuzeo Minlando situas en Ludvika Gammelgård.

La Akvario[redakti | redakti fonton]

Naturejo de remburitaj bestoj kaj birdoj kaj mineraloj. Akvarioj de fiŝoj el la lagoj najbaraj. Vendado de metiaĵoj el la regiono, mineraloj kaj fiŝoj.

Ceteraj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konatuloj el Ludvika[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]