Bad Honnef
El Vikipedio
| Bad Honnef | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Kolonjo | ||||
| Distrikto | Distrikto Rhein-Sieg | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 50°38′42″N 7°13′37″O / 50.645°N, 7.22694°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 55 - 455 m | ||||
| Areo | 48,3 km2 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 02224 | ||||
| Poŝtkodo | 53604 | ||||
| Aŭtomobila kodo | SU | ||||
| Oficiala kodo | 05 3 82 008 | ||||
| Subdivido | 3 urbopartoj | ||||
| Komunumestro | Wally Feiden | ||||
| Partio de komunumestro | SPD | ||||
| Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 | ||||
| Komunuma retejo | www.bad-honnef.de | ||||
Bad Honnef estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, proksime de Bonn. Ĝi apartenas al ties distrikto Rhein-Sieg kaj distriktaro Kolonjo. Fine de junio 2006 la urbo havis 25237 loĝantojn.
La urbo situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno, kaj havas grandan apudriveran promenejon kun luksaj vilaoj el la 19-a jarcento. Tuj oriente komenciĝas la pitoreska montetaro Siebengebirge - la apudurbaj montodeklivoj plenas je vitejoj. Al la urbo apartenas la rejna insulo Grafenwerth kun granda parko kaj naĝejo.
En la urboparto Rhöndorf cetere loĝis la unua kanceliero de la postmilita okcidenta Germanio, Konrad Adenauer.