Luftenstein-transpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apenaŭ ne plu rimarkebla envala Transpasejo Luftenstein inter Sankt Martin bei Lofer kaj Lofer mem

Luftenstein-transpasejo (germane: Paß Luftenstein) troviĝas en la norda Saalach-valo apud Sankt Martin bei Lofer en Aŭstrio. La alteco estas de 648 metroj.

Temas pri envala transpasejo en alteco de 648 metroj supre de kiu kondukas la grava landa ŝoseo B 311 unuigante Lofer kaj Bischofshofen. Sude de la transpasejo estis historie interesa defendokonstruaĵo nome Burg Luftenstein kiu en 1974 malkonstruitis pro strata pligrandigo. Kelkaj restaĵoj preter la strato ankoraŭ konserviĝis.[1] Alia memoriga loko estas la gastejo Pension Paß Luftenstein.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama gastejo nomita laŭ la transpasejo, ĉe la enirejo norda
Bushaltejo Luftenstein-Wildental

Ke surloke estas jam de longe setlejoj atestis elfoso de bronzepoka deponejo.[3] Ĉirkaŭ la jaro 1200 menciitis la nomo Ulricus de Lufstan (aliversie LofersteinLuftenstein). Ekde 1228 ekregis tie ĉi la salcburganoj. En 1250 enfeŭdigis la salcburga elektito Philipp von Spanheim la grafojn Otto kaj Konrad von Plain per aĵo kiun havis jam ilia onklo Leutold von Plain (citra turrim Louer). Post la fino de la Plainer-oj vendis la senjoroj Albero kaj Otto von Walchen la lokon. Pro kverelo interfrata Otto malhelpis la fraton uzi sian parton de ĉe Loufstein-turo. Post la morto de ambaŭ ekakiris la tuton la Princĉefepiskoplando Salcburgo. Meze de la 14-a jarcento aranĝitis tie ĉi la sidejo de la landa kaj urbaria juĝisto de Lofer. La vokto transloĝiĝis meze de la 16-a jarcento al Lofer daŭre rajtonte uzi la turon kaj la tiean bieneton kiel salajrorekompenco. La al la vokta juĝejo apartenanta ekzekuteoj tiutempe ankoraŭ situas apud la strato kondukanta al Unken (nuntempe km 120,2; ĝi eĉ hodiaŭ nome Galgenanger do pilorikampeto aludas al tio). Tie troviĝas ankaŭ placo kun ŝtono Quaderstein kie la juĝodecidoj estis ekzekuciotaj. Dum la kamparana ribelo 1525–1526 detruitis Luftenstein kaj rekonstruitis poste. Pli ofte mencioj estis pri ĝi pli malfrue ankoraŭ ekz. en 1597 kaj 1606.

En 1621 princĉefepiskopo Paris Lodron plifortikigis la tuton dum la Tridekjara milito. Ankaŭ en 1645 la redutoj ĉe la fortikaĵoj apud la Lofer-turo plifortigitis kaj ricevis garnizoneton de 10 uloj. La luprenanto de la bieno je Luftenstein devis transloĝiĝi en la turon pro kadukeco de la biendomo. En 1634 pro malatento de la farmistino estiĝis incendio kiuj nur post la helppretigo de multaj lofer-anoj estingeblis. Tiam detruitis la lignaj superkonstruaĵoj de la turo kaj pro fendo en la muraro la kortega ĉefkonstruisto Santino Solari faris ekspertizon pri rekonstruo.

Dum la Milito de hispana sukcedo la turo transdonitis al la landaj deputitoj kiuj lokigis tien du patrolulojn. En la 18-jarcento en Unterluftenstein oni enkasigis doganojn. Kontrolitis ekz. la saleksportado al Tirolo kaj la biertransportoj al Pinzgau. Burgo kaj transpasejo Luftenstein restis sub la komando de korporalo. En 1778 la kortega militkonsilantaro rifuzis cedi al la volo de la deputitoj abolicii la stacion Luftenstein.

Dum la kontraŭnapoleonaj militoj okazis tie akraj bataloj. La kapitano de la Dua pafista kompanio de ĉe Pillersee-lago, Christian Blattl, plifortigis la remparojn kaj sukcesis tiel repuŝi ĉiujn atakantojn (venko en la 13.5.1809).[4]

Post la konkeriĝo fare de bavaroj kaj francoj la tieaj redutoj kaj fortikaĵoj forigitis en la jaro 1809-a. Tamen la finfina malapero estis nur en 1974 dum stratkonstruo kiam oni forgesis priesplori antaŭe la redutaĵojn ĉe la dekstra bordo de Saalach. Ĉe la iamaj fortikajoj muntitis en 1905 monumento sur kiuj honoratas la landaj defendantoj, nome Anton Hermann Rauchenbichler, Leis, Anton Wallner, Johann Panzl kaj ĉiuj oficiroj kaj aliancanoj de 1809.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Friederike Zaisberger, Walter Schlegel: Burgen und Schlösser in Salzburg. Pongau, Pinzgau, Lungau, Birken-Reihe, Vieno 1978, ISBN 3-85030-037-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]