Lukácsháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lukácsháza [lukaĉhaza] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Kőszeg. La loknomo signifas hungare: domo de Luko.

La tombeja kapelo en Lukácsháza

Bazaj informoj

Situo

Lukácsháza situas laŭ la vojo (kaj ankaŭ fervojo) inter Szombathely kaj Kőszeg. Tie la vilaĝoj troviĝas dense kaj preskaŭ ili tuŝas unu la alian.

Historio

A. Kristo 5000 jam loĝis tie homoj, poste en la ferepoko keltoj, poste romianoj, poste avaroj lasis tie restaĵojn.

Dum la hungara historio estis tie 3 vilaĝoj, Lukácsháza, Kis kaj Nagycsömöte (malgranda kaj granda Csömöte (ĉomote)).

La komunumo bone prosperas havanta ankaŭ industrion modernan.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Lukácsháza naskiĝis József Horváth (kuracisto).

En Nagycsömöte naskiĝis la unua hungara profesoro pri bestkuracado Sándor Tolnay.