Lurcy-Lévis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lurcy-Lévis
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 03155 [+]
Poŝtkodo 03320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 879  (2021) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 44′ N, 2° 56′ O (mapo)46.7297222222222.9383333333333Koordinatoj: 46° 44′ N, 2° 56′ O (mapo) [+]
Areo 71,42 km² (7 142 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lurcy-Lévis (Allier)
Lurcy-Lévis (Allier)
DEC
Lurcy-Lévis
Lurcy-Lévis
Situo de Lurcy-Lévis
Lurcy-Lévis (Francio)
Lurcy-Lévis (Francio)
DEC
Lurcy-Lévis
Lurcy-Lévis
Situo de Lurcy-Lévis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lurcy-Lévis [+]
vdr

Lurcy-Lévis estas franca komunumo kiu troviĝas en la departemento Allier en la centro de Francio. Ĝi situas en fekunda kaj arbara pejzaĝo kaj havas 1 893 loĝantojn (je dato la 1-an de januaro 2017).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Infrastrukturo kaj apudaj municipoj

La plej proksima pli granda urbo estas Nevers, kie estas ankaŭ la plej proksima fervoja stacidomo. Regiona buso veturas de Moulins tra Bourbon-l'Archambault al Lurcy-Lévis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas ankaŭ kelkaj stratoj kun pitoreskaj domoj.

Sur la teritorio de Lurcy-Lévis troviĝas ankaŭ dromo kie skipoj de Formulo 1 venas testi la aerodinamikon de la veturiloj kaj Velodromo, kiu estas unu el la plej malnovaj biciklaj vetkurejoj en Francio, konstruita en 1897. Je 10 kilometroj de la municipo estas ankaŭ rimarkinda arbaro Forêt de Tronçais.

Street Art City[redakti | redakti fonton]

Kiel malgranda municipo ĝi gastigas lokon al la tiel nomata "Street Art City": spaco dediĉita al strata arto[1] instalita en la konstruaĵoj de iama trejncentro de la franca poŝtaj servoj[2]. La konstruaĵoj en Street Art City estas kovritaj sur 22 000 m² per freskoj[2]. Ĉiujare la organizantoj retenas nur 80 el la ĉirkaŭ 900 artistoj-kandidatoj (80). En 2017, 15 000 homoj vizitis Street Art City por vidi ĉi tiujn efemerajn verkojn[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Oficiala retejo de Street Art City arĥivo
  2. 2,0 2,1 (fr) Le street art se met au vert dans l'Allier arĥivo, La Montagne, la 10-an de septembro 2016.
  3. (fr) Odile Morain, Street Art City : la "Villa Médicis des arts urbains" se trouve dans l'Allier arĥivo, Culturebox, la 17-an de aprilo 2018

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]