Luterana preĝejo (Dunaföldvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Dunaföldvár
Luterana preĝejo en Dunaföldvár
Luterana preĝejo en Dunaföldvár
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaföldvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Tolna
Dato de konsekro 1904
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19011903
Specifo
Alto 27 m (turo), 15 m (navo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Dunaföldvár, en pinto de monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua luterana preĝejo en Dunaföldvár estis farita el ligno. La unua luterana grupo formiĝis en 1827. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la fruaj 1900-aj jaroj. Ĝi estis renovigita en 1998.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, longa ŝtuparo kuras al la enirejo. En mezo de la fasado altiĝas la kvadrata turo, kies pinto estas sesangula piramido. La navo estas simpla kaj ĝi aliĝas al la okangula sanktejo. Interne super la enirejo estas videbla galerio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.