Mýtnice (Nemanice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mýtnice
germane: Mauthaus
pereinta vilaĝo
Tabulo markanta la pereintan vilaĝon Mýtnice
Oficiala nomo: Mýtnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Nemanice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Nemanice
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 0
Situo Mýtnice
 - koordinatoj 49° 26′ 58″ N 12° 42′ 26″ O / 49.44944 °N, 12.70722 °O / 49.44944; 12.70722 (mapo)
Loĝantaro 0
Unua skribmencio 17-a jarcento
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mýtnice (Nemanice)
Portalo pri Ĉeĥio

Mýtnice (germane Mauthaus) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, proksimume de municipo Nemanice, en distrikto Domažlice. Ĝi situis sur deklivo super rojo Nemanický potok apud vojkruciĝo de ŝoseoj el Novosedly al Vranov kaj ankaŭ jam pereinta Grafenried. Ĉirkaŭ la loko, kie la domaro situis, kondukas biciklovojo 36.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ocelový křív na kamenném podstavci, obklopený mladými listnatými stromy.
Memoriga kruceto sur loko de la pereinta vilaĝo.

Mýtnice estiĝis iam en la 17-a jarcento kaj la nomo estas derivita de loko, kie oni prenis vojimposton (ĉeĥe mýtné, mýto). Ĝis la jaro 1764 ĝi nome situis sur limo. Proksima vilaĝo Grafenried poste estis eĉ ne sur la ĉeĥa teritorio. Antaŭ komenco de la dua mondmilito en la vilaĝo situis 34 domoj, post ellandigo de germanoj kaj kreo de limzono en la 1950-aj jaroj plimulto de konstruaĵoj estis egaligitaj kun la tero. Resto de la vilaĝo estis detruita dum plivastigado de la limzono en la 1970-aj jaroj. Post ĉeĥoslovaka revolucio okazis renovigo de memorkruceto en la loko de la pereinta vilaĝo. En suba parto de la vilaĝo en arbedoj konserviĝis fundamentoj de konstruaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]