Maarten Stekelenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la futbalisto en 2006

Maarten STEKELENBURG (prononco [ˈmaːrtən ˈsteɪkələnˌbʏrx], naskiĝis la 22-an de septembro 1982(nun 1982-09-22), do nun 31-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel golulo de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "1". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "2") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa.