John Heitinga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Heitinga en 2006

John HEITINGA (prononco [ˈdʒɔn ˈɦɛitɪŋɣɐ], naskiĝis la 15-an de novembro 1983(nun 1983-11-15), do nun 31-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "3". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "6") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa.