Mafino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Usona mafino en paperformo

Mafino (laŭ elparolo de la angla originala vorto muffin, uzata en tiu formo en kelkaj lingvoj) aŭ mufino estas nomo de du diversaj bakaĵoj en Usono kaj Britio. La brita mafino estas plate pretigita per gistofungo kaj estas manĝata kiel rostpano. En la Usono, oni nomas tiun "angla mafino". La usona mafino disvastiĝis pli forte danke al kultura forto de Usono. La usonaj mafinoj estas malgrandaj rondaj kukoj, kiuj plej ofte estas bakitaj per bakpulvoro kaj en spezialaj bakformoj.

Oni ofte enmiksas diversajn aldonaĵojn kiel fruktojn, raspaĵojn en la bazmaterialojn de la mafino.

Similas al la mafino la t.n. cupcake, kiu estas pli dolĉa kaj plej ofte kovrata per buterkremo (~ eta torto).