Magdalena Rivervalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magdalena Rivervalo
Geografia regiono
valo [+]

LandoKolombio
- koordinatoj7° 3′ 35″ N, 73° 51′ 11″ U (mapo)7.05969444-73.85308333Koordinatoj: 7° 3′ 35″ N, 73° 51′ 11″ U (mapo)


Magdalena Rivervalo (Kolombio)
Magdalena Rivervalo (Kolombio)
DEC

Map
Magdalena Rivervalo
vdr
Magdalena Rivero blue kun la asocia baseno (kaj valo) en nuanco pli hela ol la cetero de la mapo

La Magdalena Rivervalo (en hispana El Valle del Río Magdalena) estas valo en Kolombio situanta ene de la kolombiaj Andoj. La valo estas specife situanta inter la Cordillera Central kaj la Cordillera Oriental kaj trapasata de la rivero samnoma, nome rivero Magdalena.

Plantoj[redakti | redakti fonton]

"la unua registrita de eŭropanoj kontakto kun terpomoj estis en 1537 en la Magdalena valo. La hispanaj invadantoj familiariĝis kun tiu produkto kaj probable ĉirkaŭ 1570 hispana ŝipo la unuan fojon enmetis terpomojn en Eŭropon."[1]

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Magdalena Rivervalo estis formata per serio de tektonaj depresioj kiuj pleniĝis per kontinentaj sedimentoj en epoko Terciaro. Tiuj sedimentoj venis el la Cordillera Central.[2]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Estas multaj endanĝeritaj birdoj kaj mamuloj troviĝantaj en la regiono, kiaj la Bruna aranesimio kaj la endemia Blubeka krakso kaj la Blankdorsa kapito. Tiuj specioj estas minacataj pro habitatoperdo, inter aliaj tialoj.

Enkadrigo[redakti | redakti fonton]

La Magdalena Rivervalo estas parto de regiono Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj signita kiel biodiverseco-varmpunkto de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evolution of crop plants, de Simmonds.
  2. Historia de la Geología en Colombia. Arkivita el la originalo je 2007-10-27. Alirita 2013-10-10.