Maggia (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maggia
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Maggia estas rivero en Kantono Tiĉino. Ĝi apartenas al la riversistemo de Tiĉino kaj Pado. Laŭ la rivero nomiĝas la Distrikto Vallemaggia, la Komunumaro Maggia kaj la komunumo Maggia.[1]

Fonto

La rivero Maggia fontas en la Lago de Naret, montara baraĵlago ĉe la koordinatoj 47° 28′ 38″ N 8° 34′ 8″ O / 47.47722 °N, 8.56889 °O / 47.47722; 8.56889 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 38″ N 8° 34′ 8″ O / 47.47722 °N, 8.56889 °O / 47.47722; 8.56889 (mapo) sur alteco 2310 m s.m..

Fluvojo

Post elfluo el la Lago de Naret la rivero fluas tra la Valo de Sambuco, en kiu ĝi estas barita al la Lago de Sambuco. La unua vilaĝo, kiun la rivero trafluas estas Fusio en la Valo de Lavizzara. En Cevio al Maggia alfluas la rivero Rovana. La rivero tiam trafluas la komunumon Maggia kaj poste en Ponte Brolla unuiĝas kun ĝia ĉefa alfluanto Melezza. De la fonto ĝis la alfluejo la rivero havas longecon de 58 km.

Alfluejo

Inter Ascona kaj Locarno la rivero formas grandan delton ĉe ĝia alfluejo al la Majora Lago sur alteco de 193 m s.m..

Turismo apud la rivero

La rivero Maggia allogas multnombrajn turistojn, kiuj banas en la belega kaj klara akvo de la rivero. Pro la baraĵlagoj en la fontregiono de la rivero tamen ekzistas danĝero de subita altakvo kaj jam ofte okazis akcidentoj, ĉar turistoj ne atentis la avertojn de la aŭtoritatoj.

Elektra energio

Pere de diversaj riveraj elektrocentraloj pere de la akva energio de la rivero Maggia produktiĝas 144 megavatoj da elektro jare.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Daniela Pauli Falconi: Maggia (rivero) en Historia Leksikono de Svislando (2008-08-13)

Eksteraj ligiloj