Magnificat (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juna J.S. Bach, komponisto de Magnificat

La komponaĵo pri Magnificat de Johann Sebastian Bach devenas el la jaro 1723. Unuafoje prezentata ĝi estis supozeble la 2-an de julio 1723[1] kaj estas listigita kiel numero 243 en Bach-Werke-Verzeichnis.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Bach komponis la unuan version de la verko en E♭-maĵoro en la jaro 1723. Ĝi estis denove prezentata okaze de la kristnaskfesto la 25-an de decembro 1723 en Lepsiko, pliriĉigite per kvar kristnaskaj enmetmovimentoj: la kvara enmetmovimento ekzistas tamen nur fragmenta, sed ĉar ĝi en kantato BWV 110 „Unser Mund sei voll Lachens“ estas parodiita, oni povis rekonstrui ĝin. Ĉ. sep jarojn poste Bach ellasis ĉi tiujn movimentojn kaj transponis la verkon al D-maĵoro, je kio li ŝanĝis la instrumentensemblon kaj malakrigis la harmonie pli aŭdacan version el 1723 multdetale.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Kantvoĉoj: sopranoj 1/2, aldo, tenoro, baso

Instrumentoj: trumpetoj 1-3, timbaloj, transversaj flutoj 1/2, hobojo resp. hobojo de amoro 1/2, arĉinstrumentoj, kontinua baso

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kutimoj de la malfrua baroko la verko havas la formon de kantato, la teksto do estas disdonita sur pluraj malsame instrumentitaj movimentoj. En la ĉisekva la enmetmovimentoj de la fruversio estas prezentataj alineitaj.

  1. ĥoro „Magnificat“
  2. ario (soprano 1) „Et exsultavit spiritus meus“
    A. ĥoralmoteto „Vom Himmel hoch“
  3. ario (soprano 2) „Quia respexit humilitatem“
  4. ĥoro „Omnes generationes“
  5. ario (baso) „Quia fecit mihi magna“
    B. ĥoro „Freut euch und jubiliert“
  6. dueto (aldo, tenoro) „Et misericordia“
  7. ĥoro „Fecit potentiam“
    C. ĥoro „Gloria in excelsis Deo“
  8. ario (tenoro) „Deposuit potentes“
  9. ario (aldo) „Esurientes implevit bonis“
    D. dueto (soprano, baso) „Virga Jesse floruit“
  10. terceto (soprano 1/2, aldo) „Suscepit Israel“
  11. ĥoro „Sicut locutus est“
  12. ĥoro „Gloria Patri“

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kiel unusola magnificat-komponaĵo la verko estas unikaĵo en la verkaro de Bach. La unuopaj movimentoj estas malkutime mallongaj. Rimarkinde estas ankaŭ, ke Bach nur malofte postulas kvinvoĉan kantensemblon; la Magnificat do estas ne nur pro sia latina lingvo, sed ankaŭ laŭ ensemblo pli proksima al b-minora meso ol aliaj verkoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erzbistum Freiburg.de: Das Magnificat in alten und neuen Vertonungen, abgefragt am 20. Mai 2010
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Magnificat (Bach) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3064783 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)