Majške Međe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Majške Međe, hungare Szeglak estas tre malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Jagodnjak.

Situo

Majške Međe situas sur ebenaĵo. Jagodnjak troviĝas 10, Beli Manastir 12, Osijek 36 km-ojn for.

Historio

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Majške Međe 158 da homoj, (serboj 83 (53 %), kroatoj 53 (34 %), hungaroj 2 (1 %) kaj aliaj).