Majnkrafto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Majnkrafto (angle Minecraft) estas sendependa komputilludo kreita de Markus Persson. Ĝi funkcias kiel konstruado per blokoj. Ĝi naskiĝis en 2011, sed praversioj aperis en 2009. Majnkrafto estis tradukita al Esperanto.

Ludsistemo[redakti]

La ludo sendas la ludanton en dinamike kreitan mondon, konsistantan el blokoj el malsamaj materialoj, kiuj reprezentas la teron, sablon, ŝtonon, akvon, arbojn, ktp. La baza koncepto estas, ke la ludanto povas ŝanĝi la mondon laŭvole aldonante aŭ demetante blokojn kaj penante pluvivi kiel eble plej longtempe, ebligante al la ludanto krei konstruaĵojn kun granda libereco, simile al la Lego-ludoj.