Makarios la 3-a (Kipro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makarios la 3-a en 1962

Makarios la 3-a, greke Μακάριος Γ, naskonomo Miĥail Ĥristodolou Mouskos, greke Μιχαήλ Χριστοδούλου Μούσκος (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1913 en Pano Panagia, mortis la 3-an de aŭgusto 1977 en Nikozio), estis la ĉefepiskopo kaj primaso de la aŭtokefala (sendependa) Kipra Ortodoksa Eklezio (1950–1977) kaj la prezidanto de Kipro (1960–1974 kaj 1974–1977).

Makarios la 3-a estis de 1950 ĝis 1977 ĉefepiskopo kaj primaso de la aŭtokefala (sendependa) Kipra Ortodoksa Eklezio. Li aliĝis al la lukto por sendependeco de Kipro disde Britio kaj rolis kiel nacia gvidanto. Post sanga batalado Kipro iĝis memstara kaj Makarios la 3-a estis elektita kiel ĝia unua prezidanto.

En 1974 li estis elpostenigita per puĉo ligita al la greka diktaturo de la koloneloj (1967 ĝis 1974) kaj ties klopodoj por unuigo (enosis) de Kipro kun Grekio. Tiam ankaŭ Turkio invadis Kipron kaj ek-okupaciis la nordan parton de la insulo. Post la redemokratiiĝo de Grekio ankaŭ Makarios revenis kiel prezidanto de Kipro kaj plu oficis ĝis sia morto en 1977.

Antaŭe:Prezidanto de KiproPoste:
(ofico kreita)1960 – julio 1974(Nikos Sampson) / Glafkos Klerides (intertempe)1a-foje
Glafkos Kleridesdecembro 1974 – 1977Spyros Kyprianou2a-foje