Malanquilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malanquilla
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 1° 53′ U (mapo)41.569444444444-1.8758333333333Koordinatoj: 41° 34′ N, 1° 53′ U (mapo) [+]
Alto 998 m [+]
Areo 36,629318 km² ( 366 2.9 318 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Malanquilla (Provinco Zaragozo)
Malanquilla (Provinco Zaragozo)
DEC
Malanquilla
Malanquilla
Situo de Malanquilla
Malanquilla (Hispanio)
Malanquilla (Hispanio)
DEC
Malanquilla
Malanquilla
Situo de Malanquilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malanquilla [+]
vdr

Malanquilla [malanKIlja] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Malanquilla estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Torrelapaja okcidente, Bijuesca sudokcidente kaj Clarés de Ribota sude.

La loĝloko Malanquilla mem estas je 117 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 1002 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Ribota, inter la montaroj Virgen kaj Moncayo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loknomo kun la muelejo, simbolo de la loko.

Aperis restaĵoj de ibero-romianoj. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Malanquilla kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 95 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo de la 16-a jarcento, neĝujo, novklasika fonto de romia deveno, ermitejo de Sankta Maria kun romanika absido, ermitejo Humilladero, rehabilitita ventomuelejo (kiu aperas en la municipa blazono), ruinoj de la Turo de la Calderuela kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]