Malkontinuo de Mohorovičić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La malkontinuo de Mohorovičić estas markita de la letero A

La malkontinuo de Mohorovičić (mallongite Moho) estas la limo inter la terkrusto kaj la supera termantelo. Ĉar la oceana terkrusto havas averaĝan dikecon de 6 km, kaj la kontinenta terkrusto, de 35 gix 75 km (pleja dikaĵo estas sub plej altaj montoj), la profundo de la Moho varias konsekvence.

Tiu malkontinuo estis malkovrata de la kroata sismologo Andrija Mohorovičić en 1909. Ĝi manifestiĝas per plirapidiĝo de la tertremaj ondoj, la rapideco de la P-ondoj pasas de 7 al 8 km/s. La kialo de tiu plirapideco estas ecaj ŝanĝoj de la propaga medio, estiganta refrakton: la kontinenta krusto konsistas ĉefe el granitoj, la oceana krusto el bazalto, dum la termantelo konsistas el peridotito. Estas do fizika-kemia malkontinuo.

En la 1960-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj, estis planitaj pluraj boradoj por atingi la Mohon: