Maluenda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maluenda
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 902  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 1° 37′ U (mapo)41.283055555556-1.6166666666667Koordinatoj: 41° 17′ N, 1° 37′ U (mapo) [+]
Alto 581 m [+]
Areo 40,092652 km² ( 400 9.2 652 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Maluenda (Provinco Zaragozo)
Maluenda (Provinco Zaragozo)
DEC
Maluenda
Maluenda
Situo de Maluenda
Maluenda (Hispanio)
Maluenda (Hispanio)
DEC
Maluenda
Maluenda
Situo de Maluenda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maluenda [+]
vdr

Maluenda [maLŬENda] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la kastelo kaj de iama preĝejo.

Maluenda estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Paracuellos de Jiloca norde kaj Velilla de Jiloca sude.

La loĝloko Maluenda mem estas je 90 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 581 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jiloca estante la antaŭlasta loĝloko tie post Paracuellos de Jiloca antaŭ la enfluejo de la rivero ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 kiu venas el Sorio. La plej proksima loĝloko estas Velilla de Jiloca laŭ tiu ŝoseo.

Nordokcidente: Paracuellos de Jiloca Norde: Paracuellos de Jiloca Nordoriente: Villalba de Perejil
Okcidente: Munébrega Oriente: Belmonte de Gracián
Sudokcidente: Olvés Sude: Alarba Sudoriente: Velilla de Jiloca kaj Morata de Jiloca

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Turo Albarrana.

Estis setlejo de la Bronzepoko. Oni trovis trezoreton de iberaj kaj romiaj denaroj, kaŝita eble pro la milito de Sertorio. Iam estis ankaŭ romia ponto. En islama epoko jam estis fortikaĵo kiu eĉ ribelis kontraŭ Abd ar-Rahman la 3-a de Kordovo, kiu sieĝis la kastelon en 933-934 dum kampanjo kontraŭ la araba regno de Zaragozo kaj la ribelulo Muhammad al-Tuĝibí de Zaragozo; kaj poste en 937, kiam la fortikaĵo estis defendita de la propra al-Tuĝibí, ĝi estis definitive okupita de la kalifaj armeoj.​

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. En 1255 ĝi estis la scenejo de sekreta kunsido inter Jakobo la 1-a de Aragono kaj Henriko de Kastilio — frato de Alfonso la 10-a —, rakontita en la Libro de las tres razones de la Infanto Don Juan Manuel. Poste, en la Milito de la du Petroj, ĝi ludis gravan rolon en la defendo de la koridoro de la rivero Jiloca, inter Daroca kaj Calatayud.​ Kastilianoj kaptis la kastelon en 1363. En tiu loko estis la arkivo de la Komunumo de Domaroj de Calatayud kiu ĝis nun ne reaperis.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Maluenda kie oni malaltiĝis el 1 899 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 920 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la ruinoj de la iama islama kastelo, la preĝejo de Sankta Maria, la preĝejo de Sanktaj Justa kaj Rufina, la ruinoj de la preĝejo de Sakta Mikaelo (proksime de la kastelo), la konvento de Karmelitanoj, ermitejoj, alta turo Albarrana kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]