Malvacoj
Malvacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malva parviflora
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||
Bombacoideae | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Malvacoj (Malvaceae) estas arboj (tropike) aŭ moltigaj plantoj (ĝenerala en la kontinenta klimato), kun segmentumitaj folioj. Oftas la pseŭdokaliko (el superaj arbaraj folioj; trifolia epikaliko), la stamenoj kunkreskitaj al fasko. La floroj estas 5-nombraj, 4-ciklaj. La frukto estas ofte kapsulo (fendofrukto) kun nuksoj kiel frukteroj. La antero estas unuĉambra. La 1500 specioj estas tutmonde disvastiĝantaj.
floroformulo: K(5)C5AooG(3-oo)
Gravaj genroj kaj specioj
- kotonujo (Gossypium)
- kenafo aŭ fibromalvo (originas el Orient-Hindio: altas 2-3 m, unujara planto)
- alteo (Althaea), kuracplanto: du aŭ plurjara herbo kun floroj, kiuj havas eksteran epikalikon, kies 6-9 folioj kunkreskis. Pluraj specioj estas ĝardene kulturataj;
- oficina alteo (Althaea officinalis) farmacie utiligita kiel kontraŭtusa drogo
- rozalteo (Althaea rosea) estas herbo kun rekta, fortika tigo kaj grandaj manforme lobaj folioj, kun multaj, grandaj silkecaj, funelformaj floroj. Ĝi estas tre kulturata en mezvarmaj regionoj.
- arbara malvo (Malva sylvestris), kuracplanto
- abutilo (Abutilon) estas unu el deciduaj arboj, arbedoj kaj unu aŭ plurjaraj herboj, el kiuj multaj estas kulturataj kiel ornamaj plantoj, dum el kelkaj specioj (A. avicennae) la fibroj estas utiligitaj por juto.
-
Malva neglecta
-
Alcea rosea
-
Abutilon theophrasti
Eksteraj ligiloj
greke http://delta-intkey.com/angio/www/malvacea.htm greke http://delta-intkey.com/angio greke http://www.amjbot.org/cgi/content/abstract/91/11/1863 greke http://delta-intkey.com