Mano de Irulegi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mano de Irulegi
skulptaĵoartefaktosurskribo
Civilizo Vaskonoj
Uzado apotropaisma objekto
Pozicio
Lando Hispanio
Koordinatoj 42° 46′ 48″ N, 1° 30′ 45″ U (mapo)42.77993-1.512596Koordinatoj: 42° 46′ 48″ N, 1° 30′ 45″ U (mapo)
Mano de Irulegi (Hispanio)
Mano de Irulegi (Hispanio)
DEC
Mano de Irulegi
Mano de Irulegi
Map
Mano de Irulegi
vdr

La mano de Irulegi estas bronza apotropaisma amuleto el la 1a jarcento a.K, samforma kiel dekstra mano. Ĝi estis trovita en 2021 dum arkeologiaj fosadoj ĉe la kastelo de Irulegi en la urbo Aranguren, oriente de Pamplono en Navaro[1].

La kastelo de Irulegi, en Navaro.

Sur ĝi, videblas 4 tekstolinioj gravuritaj en la polmo skribitaj per nordorient-ibera skribo kaj verŝajne en la vaskona lingvo (pra-eŭska), ties unua vorto estante klare identigebla kun la nuntempa eŭska lingvo. Tial tiu surskribo ŝajnas kiel praformo de tiu lingvo kaj pro tio ĝi estus ĝia plej malnova atesto[2],[3],[4].

Ĝis nun, spertuloj supozis ke vaskonoj ne havis propran skribitan lingvon - krom vortoj trovitaj sur moneroj - kaj ke ili ekskribis sian lingvon nur kiam romianoj enkondukis la latinan alfabeton ĉe ili. Sed tiuj 5 vortoj skribitaj per 40, ŝajne vaskonaj, literoj indikas la malon[5].

La manon trovis Leire Malkorra, el la teamo de Mattin Aiestaran la 18an junio 2021[6].

Transkribado per la latina alfabeto

La teksto estas transskribita jene:

sorioneku · n
tenekebeekiŕatere[n]
oTiŕtan · eseakaŕi
eŕaukon

La unua vorto estas rekonita kiel la eŭska zorioneko kiu signifas "bonŝance"[7].

La mano longas je 143.1 mm, larĝas je 127.9 mm kaj dikas je 1.09 mm ; ĝi pezas 35.9 g.

Ĝi estis trovita en la enirejo de loĝejo, ĉirkaŭita de karbo. Pro ties surskribaĵo kaj truo, scienculoj pensas ke ĝi povus esti apotropaisma objekto, same kiel la eguzki-lore kiuj kutime estis metitaj sur la pordoj kaj fenestroj de loĝejoj por forpeli malbonaĵojn kaj protekti la loĝantojn.

La surskribaĵon konsistigas 5 vortoj sur 4 linioj. La skribsistemo apartenas al la ibera sistemo, sed enhavas proprajn trajtojn pro kiuj oni pensas ĝin specife vaskona.

La mano de Irulegi enkondukas gravajn novaĵojn en la arkeologia kaj lingvistika sferoj. Ĝi konfirmas ekziston de specifa skribsistemo derivita de la ibera alfabeto, nomita "vaskona alfabeto". Krome, ĝi certigas la uzon de la vaskona lingvo antaŭ pli ol 2000 jaroj en la areo kie ĝi estis trovita.

La amuleto estas unika ankaŭ pro ties lingva tipologio, morfologio (najlita mano kun la fingroj malsupre) kaj la skriba tekniko uzita (gravuraĵo per pinto, super krajonumaĵo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Main d'Irulegi en la franca Vikipedio.

  1. eŭske Euskara, brontzean idatzia, Josu Narbarte Hernandez, Argia, 2022ko azaroaren 18a
  2. Bixente Vrignon. Forgesita urbo kaj la plej malnova teksto en la eŭska malkovritaj en Navaro (france). Alirita la 14an novembro 2022..
  3. Ili malkovris "la plej malnovan skriban ateston la eŭska lingvo" en bronzaĵo el la 1 jarcento a.K trovita en Navaro (en-US) (la 14an novembron 2022). Alirita la 14an novembron 2022.
  4. Scienculoj asertas esti trovintaj la plej fruan dokumenton skribita en la eŭska antaŭ 2 100 jaroj (en-us) (la 14an novembron 2022). Alirita la 14an novembro 2022.
  5. angle Hand of Irulegi: ancient bronze artefact could help trace origins of Basque language, Sam Jones, The Guardian, 15 Nov 2022
  6. La skribaĵo en la mano (hispane) (la 14an Novembro 2022).
  7. Andoni Imaz (la 14an novembro 2022). Hizkuntza baskonikozko idazkunik zaharrena aurkitu dute Nafarroan, K.a. I. mendekoa: 'sorioneku' (eŭske). Arkivita el la originalo je 2022-11-24. Alirita 2022-12-01..