Mantet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mantet
La vilaĝo konstruita montflanke. Supre estas la montpasejo de Mantet tra kiu oni povas enveturi kaj kie staras telefonrelajso. Maldekstre: montsupro Signor.
La vilaĝo konstruita montflanke. Supre estas la montpasejo de Mantet tra kiu oni povas enveturi kaj kie staras telefonrelajso. Maldekstre: montsupro Signor.
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Pyrénées-Orientales
Arondismento Prades
Kantono Olette
Komunumaro Communauté de communes du Conflent
Urbestro Odile Guinel (2008–2014)
Insee-kodo 66102
Poŝtkodo 66360
Demografio
Loĝantaro 25 (2009)
Loĝdenso 0,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 42° 29′ N, 2° 18′ O (mapo)42.47812.3078Koordinatoj: 42° 29′ N, 2° 18′ O (mapo)
Alteco 1 381 ĝis 2 668 m
Areo 32,15 km2
Situo
Mantet (Francio)
Mantet (Francio)
DEC
Map
vdr

Mantet (katalune: Mentet) estas franca komunumo en la departemento Pyrénées-Orientales, en la regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi havas vastan montaran teritorion en izolita valo ĉirkaŭita de montoj pli ol 2000 metrojn altaj ĉe la landlimo kun Hispanio. Ĝis 1964 neniu vojo uzebla per veturilo atingis ĝin: ĝi tiam estis atingebla nur piedire aŭ per ŝarĝobestoj (ĉevaloj, azenoj…).

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la montaro super Mantet. Ĉirkaŭrigardo el Rocs Blancs
Panoramo de la montaro super Mantet. Ĉirkaŭrigardo el Rocs Blancs

.

La nuna vilaĝo situas je 1 560 m iom super la valfundo (1 460 m) sur la montflanko al montpasejo de Mantet (1 751 m). En la Mezepoko la vilaĝo situis ĉe la rivero mem, sed tiu praa vilaĝo estis detruita de terura akvosuperfluo. Ĝin oni poste rekonstruis prudente pli alte.

La nomo de la vilaĝo "Mantet" elvenas el vorto de liguribera lingvo parolata en okcidenta Eŭropo antaŭ la kelta en kiu ĝi signifis "pasejo, limo". Ĝi do rekte aludas la fakton ke la vilaĝo situas en valo tra kiu eblas atingi la alian flankon de Pireneoj, kiu nun disigas francan kaj hispanan ŝtatojn.

La teritorio de la komunumo Mantet limiĝas ĉe ĉirkaŭantaj vastan valon montsuproj (el nordo horloĝdirekte) :

  • oriente: Signor 1 972 m, Montpasejo de Mantet (al Py) 1751m, Mouscaillou [muskaju] 2244m, Pomarole 2456m,
  • sude (laŭ landlimo kun Hispanio) : Roc Colom 2507m, Llosa 2456m, Coma Armada 2504m, Porteille de Mantet (montpasejo al Vall Terr kaj Setcases) 2 412 m, Dona 2 712 m,
  • okcidente: Serre Galinière 2 663 m, Montpasejo Pall (al valo de Carança) 2 294 m, Rives Blanques 2 445 m, Orry 2 040 m.

Norden elfluas al Nyer la rivereto de Mantet en gorĝo kie estas neniu vojo eĉ por piedirantoj. Sur la montflanko laŭ kanaleto konstruita por priakvumi herbejojn tamen estas vojeto kiu ebligas atingi nerekte piede la najbaran vilaĝon Nyer.

Ĝis 1964 neniu veturilo povis atingi la vilaĝon. Vojo estis ekkonstruata el Nyer en 1914 sed la konstruado estis forlasita ĉar la laboristoj dizertis: de tiu projekto restas kelkcentmetroj da vojo videbla en la arbaro. Antaŭ la konstruado de la nuna vojo oni povis veturi tra Py laŭ vojo kiu suprenkondukis al la montpasejo de Mantet ĝis iu haltejo de kie nur piedirantoj kaj bestoj povis pluiri. Nun tute taŭga vojo tamen tre kruta kaj serpentoza ebligas veturi ĝis la vilaĝo. Vintre ĝi estas tre regule senigita de neĝo tiel ke eblas veturi preskaŭ ĉiutage.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en antikva tempo Mantet estis loĝata de homoj kiuj tie paŝtigis brutojn. Dum la gaŭla narbonlando estis konkerita de kristanigitaj Visigotoj kaj poste de muzulmanaj Maŭroj, en la montaro ĉirkaŭ la monto Canigó kaj aliflanke de la rivero Têt en Razès[1] la popolo rezistis konservante siajn malnovajn lingvon kaj kredon. Ĝis la 9a jarcento la loĝantoj tie parolis eŭskan dialekton kaj konservis paganan kredon. Nur en la 11-a jarcento Mantet fariĝas posedaĵo de la abatejo de Saint-Michel-de-Cuixà kaj oni tiam tie konstruis kristanan preĝejon.

En la 13a kaj 14a jarcentoj homoj ekhavis familiajn nomojn, kio ebligas ekscii iom pri la metioj de la tiamaj vilaĝanoj ĉar kelkaj familinomoj estas metinomoj. Oni do scias ke en Mantet tiam estis teksistoj, forĝistoj kaj karbistoj : oni elminis ferercon kaj fandis ĝin en la arbaro per lignokarbo fabrikita surloke.

En la 17a jarcento la tuta vilaĝo estis detruita kaj la loĝantaro mortigita de banditoj. Tial en 1613 don Antoine de Sammanat kaj de la Nussa ano la familio Bérenger d'Oms kiu posedis tiun teritorion, ne plu havante enspezojn de ĝi, ofertis al dekdu familioj la rajton ekspluati la teritorion. Tiel instaliĝis la dekdu "cammasats" kiuj sendivide kunposedas la tutan teritorion de la komunumo. Tiuj homoj laŭ la familinomoj ne estis katalunoj sed venis el Okcitanio.

Ŝtonmemorigilo pri Georges Bassouls staranta je la montpasejo de Mantet.

En la 19a jarcento estis ĝis 200 loĝantoj kiuj vivis de bredado (ŝafoj kaj bovoj) kaj de diversaj metioj. Mantetanoj pli volonte geedziĝis kun partneroj el Setcases (aliflanke de Pirineoj) ol kun loĝantoj de najbara Py kun kiu ili senkaŭze sed akre malamikis. La epikospo de Perpinjano kiu venis por beni la preĝejon en 1866 konstatis ke estas neniu skribita papero en ĝi, false naive supozante ke oni uzis ĉiujn paperojn por ekbruligi fajron aŭ purigi patojn. Sed la vera klarigo estas ke la loĝantaro detruis ĉiujn naskatestilojn por eviti malpermeson de la oftaj geedziĝoj inter gekuzoj (precipe Fillols kaj Vidal).

En 1914 pluraj viroj dizertis kaj rifuĝis en suda Katalunio. Aliaj partoprenis la militon kaj tie mortis.

Dum la Dua Mondmilito, en 1943 la okupantaj nazioj konstruis domon en la valo (je 1980m) por kontroli la pasejon al hispana teritorio. La konstruaĵo nomata "Baraque des Allemands" (domaĉeto de la Germanoj) poste utilis kiel tranoktejo por ĉasistoj kaj piedmigrantoj, sed ĝi estis forbruligita en la jaro 1983 de malatentemaj belgaj skoltoj. En 1944 la nazioj forkondukis la tutan loĝantaron (95 homoj) el la vilaĝo. Post la milito revenis nur ŝafbredantoj. En 1962 estis nur 4 loĝantoj en Mantet. Post 1964 kiam veturebla vojo estis konstruita, novaj loĝantoj ekenvenis, precipe post 1968a kiam ekestis la modo forlasi urbojn por vivi en foraj kamparaj lokoj. La vilaĝo tiam reviviĝis kun nova loĝantaro kaj novaj ekonomiaj aktivecoj (verda turismo, rajdado, fabrikado de fromaĝoj).

La aparta sed ne escepta sendivida terenposedrajto kreita en la 17a jarcento persistas ĝis nun: ne estas apartaj posedantoj de apartaj terenoj. Jen kio grave malhelpis en la jaroj 1970-aj la projektojn de firmaoj kiuj planis akiri la terenojn por krei skiejon. Anstataŭe en 1984 preskaŭ la tuta teritorio (3028 hektaroj t.e. ĉ 94%) fariĝis natura rezervejo, same kiel tiuj de la najbaraj komunumoj Py kaj parto de Prats-de-Mollo kiuj konsistigas vastan naturprotektitan teritorion. Tion oni danku al Georges Bassouls, naturdefendanto kiu klopodis por la kreo de Nacia Parko de Orientaj Pireneoj kiu tamen ne efektiviĝis.


Administrado[redakti | redakti fonton]

Sinsekvaj urbestroj
1824 Pierre Calvet
1866 Jean Ricard
1886 Emmanuel Fillols
1891 Joseph Fillols
1895 Pierre Ricard
1964 Raphaël Vidal
1975 Noël Haon
1977 ĝis 1995 Olivier Villalongue
1995 ĝis marto 2001 Jean-Pierre Vidal
marto 2001 Odile Guinel[2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo (Fonto : INSEE[3])
1872 1880 1885 1886 1898 1944 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006
201 145 133 157 160 95 13 4 7 23 26 17 21

Loĝantaro

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Razès: regiono ĉirkaŭ Rennes-les-Bains
  2. Odile Guinel estas unu el la 500 elektitoj kiuj subtenis la kandidatiĝon de José Bové por la prezidenta baloto en 2007
  3. Mantet sur la retejo de Insee

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]