Manuae (Kukinsuloj)
Manuae | ||
---|---|---|
Satelita foto de Manuae | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Kukinsuloj | |
Geografia situo | 19° 16′ S, 158° 57′ U (mapo)-19.269166666667-158.941666666675Koordinatoj: 19° 16′ S, 158° 57′ U (mapo) | |
Longo | 6,2 km | |
Larĝo | 4 km | |
Plej alta loko | 5 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Manuae estas neloĝata atolinsulo kiu estas parto de la arkipelago de la Kukinsuloj. Manuae apartenas al la grupo de la sudaj Kukinsuloj kaj situas 100 kilometojn sudoriente de la insulo Aitutaki.
La atolinsulo Manuae troviĝas sur la pinto de 4.000 metroj alta vulkano kiu situas sub la marnivelo. Manuae fakte konsistas el du insuloj, Manuae kaj Te Au O Tu, kiuj estas disigitaj per laguno. Ambaŭ insuloj havas la formon kiu pensigas al hufofero, kaj ambaŭ havas areon de 6 kvadrataj kilometoj. La mezuroj de la laguno estas 7 x 4 kilometroj. La laguno estas malprofunda kaj enhavas grandajn sablobenkojn kiuj pro la akvo forŝovas. La plej alta punkto de la insulo situas 5 metrojn super marnivelo.
La insulo estas naturparko kaj grava kovejo por marbirdoj kaj kelonioj en la centra Pacifiko. La apudborda maro ĉirkaŭ Manuae abundas de fiŝoj.
Kapitano James Cook observis Manuae-n je la 23-a de septembro 1773. Per tio Manuae fariĝis la unua insulo de la Kukinsuloj kie Cook surbordiĝis.
La norvega aŭtoro Erlend Loe verkis en humurplena maniero pri la ekspedicio al Manuae en la romano "L" el 1999.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Manuae retejo
- angle Informoj kaj fotoj pri Manuae Arkivigite je 2015-11-01 per la retarkivo Wayback Machine