Manx Radio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manx Radio
radiostacio
Komenco 1964 vd
Geografia situo 54° 8′ 55″ N, 4° 28′ 27″ U (mapo)54.1485-4.4742Koordinatoj: 54° 8′ 55″ N, 4° 28′ 27″ U (mapo)
Manx Radio (Manksinsulo)
Manx Radio (Manksinsulo)
DEC
Manx Radio
Manx Radio
Map
Manx Radio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Manx Radio (oficiale angle Radio Manx Ltd. kaj mankse Radio Vannin) estas la nacia komerca radiostacio de la britia insulo Mankso.

La stacio komencis elsendojn la 29-an de junio 1964, preskaŭ dek jarojn antaŭ ol komercaj radiostacioj estis permesitaj en la resto de Britio. En Mankso, kie ekzistas propra registaro kaj leĝaro, la brita leĝa situacio pri nepermeso de privata radio ne validis, sed tamen la manksa registaro devis peti de la britia ĝenerala poŝta oficejo oficialan elsendan frekvencon kaj sendopermeson por la nova radiokanalo. Unuafoje petita en 1960, elsenda licenco nur post longa prilabora tempo estis donita en 1964.

La stacio elsenda je frekvenco de 89.0 MHz kaj je kompare malgranda forto. En oktobro 1964 aldona frekvenco de 1600 kHz AM estis donita al la stacio por pligrandigi la teritorion en kiu la stacio povas esti ricevata.

Manx Radio elsendas precipe en la angla kun kelkaj horoj ĉiusemajne dediĉitaj al elsendado en la manksa lingvo. Dum la motorcikla konkurso Isle of Man TT iuj programoj estas sendataj en aliaj eŭropaj lingvoj kiel la franca kaj germana.

Radiostaciaj parolistoj laŭ stato de somero 2012[redakti | redakti fonton]

Anglalingvaj parolistoj[redakti | redakti fonton]

  • Ashley Bentley (Saturday Sunrise)
  • Alex Brindley (Alex in the Afternoon: posttagmeze en labortagoj, Radio Café: je sabataj matenoj)
  • Jim Caine (Sweet and Swing)
  • David Callister (New Country Cool, Saturday Sunrise)
  • Simon Clarke (Country Side)
  • Paul Corkish (Triple Gold)
  • Ian Cottier (Time for Brass)
  • Terry Cringle (History Man, Today's Paper)
  • Bob Harrison (Evening Extra, Moghrey Jedoonee)
  • John Hines (Sunday Daybreak)
  • Geraldine Jamieson (GJ Interview)
  • John Kaneen (Folk Show)
  • John Kennaugh (Country Side)
  • Chris Kinley (Morning Show)
  • Judith Ley (Praise, Sundown)
  • Stu Peters (Talking Heads, Saturday Rock)
  • Ben Hartley (Late Show)
  • Mike Reynolds (Reynolds on the Radio)
  • Ernie Thorn (Opera Hour)
  • Ashlea Tracey (respondeculo pri vojaĝaj novaĵoj, prezentisto de Connections kaj kunprezentisto de Alex in the Afternoon)
  • Roger Watterson (Perspective, Sunday Opinion, Mannin Line)
  • Chris Williams (Wake Up to Williams, Carnaby Street)

Mankslingvaj parolistoj[redakti | redakti fonton]

  • Maralyn Brown (Shiaght Laa)
  • Bob Carswell (Claare Ny Gael)
  • Fiona McArdle (Shiaght Laa)
  • Brian Stowell (Moghrey Jedoonee)
  • James O'Meara (Jamys Jeheiney)

Novaĵelsenda redakcio[redakti | redakti fonton]

Krome Manx Radio dungas dek radioĵurnalistojn, respondecajn pri horaj novaĵelsendoj kaj la ĉefa novaĵ-programo Mandate, sendata je la tempoj de matenmanĝo (7:30-8:30 h), tagmanĝo (13:00-13:15 h) kaj vespermanĝo (17:30-18:00 h).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]