Brian Stowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brian Stowell
Persona informo
Naskonomo Thomas Brian Stowell
Naskiĝo 6-an de septembro 1936 (1936-09-06)
en Douglas
Morto 18-an de januaro 2019 (2019-01-18) (82-jaraĝa)
en Douglas
Lingvoj anglamanksairlanda vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Manksinsulo vd
Alma mater Universitato de Liverpolo vd
Profesio
Okupo verkisto • radio-prezentisto • docentofizikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brian Stowell (naskiĝis la  6-an de septembro 1986(nun 1986-09-06) -- mortis la 18-a de januaro 2019)[1]) estis lingvisto, radioĵurnalisto kaj verkisto de la britia insulo Mankso. Li konsideriĝas precipa kultura motoro pri la revivigo de la manksa lingvo. Dum la studaj jaroj li lernis flue paroli la lingvon, kaj faris sonregistrojn de iuj aĝaj lokaj parolantoj de la lingvo. Poste li lernis ankaŭ flue paroli la irlandan lingvon, kaj uzis siajn konojn por traduki linvolernajn kursojn pri la irlanda al lerniloj pri la manksa. Li estas ĵurnalisto kaj parolisto de la radiostacio Manx Radio.

En la festotago de la manksa parlamento Tynwald de 2010, li ricevis la Tynwald-honorigon, la pli altan premion kiun la manksa parlamento atribuas al individuo.[2]

Brian Stowell interalie en 1990 publikigis la verkaĵon Contoyryssyn Ealish ayns Cheer ny Yindyssyn, la manksa traduko de la infanlibro Aventuroj de Alico en Mirlando. En marto 2006 lia verkaĵo Dunveryssyn yn Tooder-Folley (La Vampiraj Murdoj), la unua plenlonga novelo en la manksa, estis publikigita.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]