Mao Zifu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MAO Zifu (naskiĝinta en 1963) estas ĉina esperantisto kaj Esperanto-verkisto, unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperanto.

En julio 1984 li diplomitiĝis en la fakultato pri matematiko de la Hunan'a Normala Universitato (1980-84). Septembre de la sama jaro li ekinstruis matematikon kaj komputikon en la Changde'a Informoprojekta Lernejo. En 1985, dudek-du-jara, li paraliziĝis pro trafik-akcidento. De tiam li instruas matematikon, komputikon kaj bazan anglan lingvon al lernejanoj por vivoteno kaj tempopasigo, kaj uzante Esperanton, kiun li eklernis en 1986. Li estas multjara kunlaboranto de la magazino Monato. Pluraj kolegoj kaj recenzantoj tre alte taksas la valoron de la poemoj de Mao. Ili impresas per granda vario de formoj kaj temoj. Troveblas eŭropidaj trokeoj, hajkecaj versoj laŭ japana inspiro, rimoj kaj liberaj versoj. Inter la temaj impulsoj mankas nek grekaj mitoj nek la hindua filozofio.(Komparu kun Marc van Oostendorp: "Mao Zifu" en La Ondo de Esperanto 2012/12, p. 16).

Maje de 1997 li posedis sian propran komputilon, sekve sin dediĉas ĉefe al desegnado de retpaĝoj privataj aŭ komercaj kaj traktado de bildoj movaj aŭ senmovaj.

Por li, Esperanto restas pan' spirita.

En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia kontribuo al la originala Esperanto-poezio estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]

Premioj

Jenajn premiojn li gajnis:

Verkoj

Prozo

  • Novelo aperis en "Tempo fuĝas" (1995).
  • Eseo aperis en "Lingva arto" (1999).
  • Noveloj kaj ciklo \ FONTO n-ro 280(2004/4), la Speciala Numero.
  • amoro sen oro (noveloj, prozaĵoj... 2009, eld. anteo, pdf).
  • taglibro de anteo 2009 - 2011 (noveloj, prozaĵoj, poemoj... 2011, eld. anteo, pdf).

Poemaroj

Tradukoj


Aliaj

Kontribuis al BA1, BA2...

Eksteraj ligiloj

Referencoj