Maranguape /marangŭapj/ estas municipo proksima de la subŝtata ĉefurbo Fortalezo, en ŝtato Cearao, en Brazilo. Ĝi estas parto de la urba aglomeraĵo de Fortalezo. Unue tero de potigvaroj, Maranguape vidis la eŭropanojn je 1649. Post kvin jaroj la verdaj teroj de Maranguape estis dominataj de la eksterlandanoj. En la unuaj jaroj de 18-a jarcento, kun alveno de portugalo Joaquim Lopes Abreu, aperis la origina centro de nuntempa urbo Maranguape, nur strateto maldesktre de la bordo de rivero Pirapora, ĉirkaŭ la preĝejo Nia Sinjorino de Penha, konstruita de la dominantaj portugaloj. La urbeto kiu nomiĝis "Alto da Vista", sekve renomiĝis "Outra Banda", kaj poste, je 1760, renomiĝis Maranguape.