Mararmea blokado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la "granda serpento" de generalo Winfield Scott. kies vostopinto ĉirkaŭas usonan flagon en Vaŝingtono

La Mararmea blokado en la Usona Enlanda Milito estis ŝipa strategio de la Usona Unio por malebligi la Konfederacion internacie komerci.

La blokado estis proklamita fare de prezidanto Abraham Lincoln en aprilo 1861, kaj postulis la kontroladon de 5 600 kilometroj (aŭ 3 500 mejloj) de atlantika kaj golfa marbordo de la Atlantika Oceano kaj la Golfo de Meksiko, inkluzive de 12 ĉefaj havenoj, precipe Nov-Orleano kaj Mobile. Tiuj ŝipoj sufiĉe rapidaj por tamen trairi la Unian blokadon povis nur porti malgrandan frakcion de la bezonataj provizoj. Ili estis funkciigitaj plejparte de neusonanoj, uzante neŭtralajn havenojn kiel Havano, Nasaŭo kaj Bermudo. La Unio komisiis ĉirkaŭ 500 ŝipojn, kiuj detruis aŭ kaptis ĉirkaŭ 1 500 ŝipojn kiuj provis trairi la blokadon dum la paso de la milito.

la Unio en blua koloro, la Konfederacio malhelruĝe