Marcella Selmeczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcella Selmeczi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1923 (1923-04-22)
en Călugăreni
Morto 25-an de aprilo 2015 (2015-04-25) (92-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco RumanioHungario
Familio
Edz(in)o János Selmeczi dr.
Infanoj György SelmecziJános Selmeczi
Okupo
Okupo muzikinstruisto
vdr

SELMECZI Marcella [ŝelmeci], Lokody, estis rumania hungara verkistino, redaktorino pri muzikpedagogio. Ŝi naskiĝis en Călugăreni la 22-an de aprilo 1923 kaj mortis la 25-a de aprilo 2015. Ŝi estis la edzino de János Selmeczi dr., la patrino de komponisto György Selmeczi kaj de violonisto János Selemeczi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marcella Selmeczi akiris diplomon pri muzikpedagogio en muzika altlernejo de Kluĵo kaj ŝi instruis en Kluĵo. De 1970 ŝi gvidis memvole 25 jarojn la porinfanan muzikprogramon titolitan Bújj, bújj, zöld ág (venu, verda branĉo) de la hungara elsendo de radio de Kluĵo ĝis ties ĉesigo de rumanaj instancoj. Ŝi kunmetis plurajn librojn por infanoj memstare kaj kun kunulaŭtoroj. Ŝi translokiĝis en Hungarion.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.