Margherita Sarfatti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Margherita Sarfatti (8-an de aprilo 1880 en Venecio - 30-an de oktobro 1961 en Cavallasca) estis itala verkistino, amatino de Mussolini kaj fondinto de la artista grupo Novecento.

Biografio

Margherita Grassini naskiĝis en bonhava juda advokata familio. Ŝin edukis privataj instruistoj, kaptis ŝin la socialismaj ideoj jam junaĝe. Ŝi forlasis la familian domon en aĝo de 18 jaroj al Venecio kaj geedziĝis kun Cesare Sarfatti, pli aĝan advokaton el Padovo. Post translokiĝo al Milano en 1902, ŝi iĝis redaktisto ĉe la socialisma tagĵurnalo Il popolo d'Italia. Tiun partian eldonaĵon gvidis Benito Mussolini, Sarfatti iĝis lia amatino en 1912. La Milana Salono de Sarfatti iĝis renkontiĝejo de la intelektuloj kaj artistoj de la urbo en la 1920-aj jaroj.

Ŝi fondis la artistan grupon Novecento en 1922 kun Lino Pesaro kaj artistoj Anselmo Bucci, Leonardo Dudreville, Achille Funi, Gian-Emilio Malerba, Pietro Marussig, Ubaldo Oppi kaj Mario Sironi.

Ŝi vidviniĝis en 1924, eldonis en 1925 en Anglio biografion de Mussolini sub titolo The life of Benito Mussolini, kiu aperis en Italio en la sekva jaro sub titolo Dux. La libro iĝis venda sukceso, oni tradukis al multaj lingvoj.

Post la fortiĝo de la faŝisma politiko kaj amikiĝo de Italio kun la nazia Germanio, Margherita Sarfatti elmigris en 1938 al Argentinio. Ŝi laboris ankaŭ en Montevideo kiel ĵurnalistino.

Ŝi revenis al Italio en 1947, kie ŝi vivis ĝis sia morto en Cavallasca ĉe Como.

Verkoj

  • Kun Benito Mussolini: The Life of Benito Mussolini,1925
  • Dux, Mondadori 1926
  • Storia della pittura moderna, P. Cremonese 1930
  • Casanova contro Don Giovanni, Mondadori 1950
  • Acqua passata, Cappelli 1955