Maria 2.0

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria-ikono, kiu estis kreita por la aga semajno

Maria 2.0, ankaŭ nomata "preĝejo-striko", estas iniciato komencita de virinoj en la Romkatolika Eklezio en Germanio. Ĝi komenciĝis per aga semajno en Münster (Vestfalio) de la 11-a ĝis la 18-a de majo 2019.[1] En suda Germanio la iniciato nur komencigis la 13-an, parte nur la 19-an de majo 2019 kaj daŭris ĝis la 26a de majo 2019.

La iniciatoj kaj eventoj nun okazas senĉese.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la iniciato estas pravigita per la kompreno, ke "Maria 1.0" signifu "Maria kiel la idealo de la silenta kaj servanta virino". "2.0 do signifu novan komencon: starigu ĉion al nulo. Ni ne plu estas tiaj!" - kiel diris Barbara Stratmann, unu el la iniciatintoj.

demonstracio en Frajburgo: "kiam mi estos plenkreska, mi iĝos papino!"

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

La deirpunkto de la iniciato estis legada grupo en la paroĥo Heilig Kreuz en Münster (Monastero), en kiu la unua apostola letero de papo Francisko, Evangelii gaudium, estis studita komence de 2019. En reta peticio kun malferma letero al papo Francisko, la partoprenantoj postulis aliron por virinoj al ĉiuj ekleziaj oficejoj kaj la forigon de deviga celibato. La maniero kiel la ekleziaj gvidantoj traktis la viktimojn de misuzo ankaŭ kritikiĝis.

Postuloj[redakti | redakti fonton]

La postuloj de la iniciato estas direktitaj kontraŭ potencaj strukturoj en la eklezio. Postulatas, ke virinoj havu aliron al ĉiuj ekleziaj oficoj, ke foriĝu la deviga celibato de ekleziaj oficuloj kaj ke komenciĝu ampleksaj esploroj pri kazoj de misuzo en la eklezio.

Ĝenerale temas pri "egaleco inter viroj kaj virinoj en la katolika eklezio". La tri iniciatintoj de la eklezia striko kolektis ĉirkaŭ 5.000 subskribojn de kiam ilia iniciato komenciĝis en majo. La 23-an de septembro 2019 la tri virinoj vojaĝis al Fulda en Hesio, kie kunvenas la Episkopa Konferenco de la Romkatolika Eklezio en Germanio. Ili transdonis al kardinalo Reinhard Marx, la prezidanto de la Episkopa Konferenco, dosierujon kun la subskriboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]