Maria Esther BUENO (naskiĝinta la 11-an de oktobro 1939) estas brazila eks-tenisistino. Dum 20 jaroj da profesia tenisludado, ŝi gajnis 585 internaciajn titolojn, inklude trifoje sole (1959, 1960 kaj 1964) kaj kvarfoje duope (1960, 1963, 1965 kaj 1966) en Wimbledon.