Maria Goretti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sanktulino kultiĝanta en la nordorienta brazila urbo Currais Novos

Sankta Maria Goretti, kiu naskiĝis en Corinaldo (provinco de Ankono) la 16-an de oktobro 1890 kaj mortis en Nettuno (provinco de Romo) la 6-an de julio 1902, estas italdevena sanktulino.

La filino de kamparano murdiĝis dum seksatenco. Kiel martirino de la virgeco ŝi kanoniziĝis en la 1950-a jaro fare de la papo Pio la 12-a. La festotago estas la 6-a de julio.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]