Marodado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skribaĵo sur la domo diras: Vi marodas, ni pafas. Unu el manieroj de defendo de posedaĵo en Nov-Orleano en Usono.

Marodado estas la esprimo kiu priskribas la agon de marodanta persono aŭ marodantaj grupoj aŭ soldataj trupoj. En NPIV marodi difiniĝas jene: “ ŝteli, por sia propra uzo kaj malgrandkvante terproduktojn en la kamparo aŭ kortobestojn en farmodomo”.

Ofte marodantaj grupoj ankaŭ mistraktas aŭ seksperfortas senprotektajn personojn kaj/aŭ detruas aĵojn. Ofte la damaĝo estas multe pli granda ol la valoro de la ŝtelo.

Usonaj soldatoj marodas ŝuojn en San Francisco post la tertremo 1906

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo marodado en Vikimedia Komunejo