Martin Muribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Muribo
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1884 (1884-12-23)
Morto 24-an de decembro 1956 (1956-12-24) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Martin William MURIBØ (naskita la 23-an de decembro 1884 en Valdal; mortinta la 24-an de decembro 1956[1]) estis norvega esperantisto kaj lignaĵisto en Oslo.

Li lernis Esperanton en 1917. Li estis estrarano de NEL en 1918, kunfondiinto de SAT en 1921 kaj fondinto de NALE en 1924. Krome li estis dumviva ano de UEA. Li verkis korespondan kurson por laboristoj en 1924 kaj lernolibron en 1932. Li estis kunlaboranto de Sennaciulo, La Nova Epoko kaj Arbeider Esperantisten.

En 1926 li elmigris per la ŝipo Albemarle de Oslo[2] al la Galapagoj, nome al insulo San Cristóbal. Sed la tieaj vivkondiĉoj tute ne estis paradizaj, kaj jam en aŭ antaŭ 1929 li forlasis la insulon.[3] Poste li denove loĝis en Norvegio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]