Martin Waldseemüller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Waldseemüller
Martin Waldseemüller (fantazia portreto el la 19-a jarcento)

Martin WALDSEEMÜLLER [valtsemuller] (1470, Freiburg - ĉ. 1518-21, Saint-Dié, Loreno) estis kartografo kaj geografo el nuna Germanio.

Li naskiĝis en Radolfzell. En 1507 Waldseemüller realigis grandan mondmapon kaj malgrandan terglobon kun geografia ŝlosilo nomata "Cosmographiae Introductio" (="Enkonduko en kosmografion"). Ĝi enhavis la rakontojn de la vojaĝoj de la naviganto el nuna Italio Amerigo Vespucci, kaj en la tri verkaĵoj unuafoje aperis la nomo Ameriko (originale: "AMERICA") por la tiamaj novesploritaj teritorioj. Lia Mara Ĉarto (1516) estas alia mondmapo kun gravaj korektoj kaj plibonigoj. Oni pensis ke la du mapoj estis perditaj ĝis 1901, kiam troviĝis po unu sola ekzemplero en kastelo en Virtembergo.