Mathole Mothshekga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mathole Serofo MOTHSHEKGA (naskita la 2-an de aprilo 1949 en Provinco Limpopo) estas sudafrika politikisto kaj advokato. Li estas parlamentano kaj ĉefa disciplinisto de la Afrika Nacia Kongreso. De januaro 1998 ĝis junio 1999 li estis la provincestro de Ĥaŭtengo. Ekster politiko, li estas prelegisto en la jura fako de la Universitato de Suda Afriko.[1]

Kritikoj pri Homo naledi kaj pri homevoluaj teorioj[redakti | redakti fonton]

La 11-an de septembro 2015, unu tagon post la anonciĝo de la malkovro de nove trovita homa specio Homo naledi, Motshekga forte reagis kontraŭ tiu anonco, asertante en intervjuo ĉe ''eNCA'' interalie ke la eltrovo estas pseŭdoscienca, kaj ke ĝin motivas deziro en Okcidento aserti devenon de nigruloj el pavianoj.[2][3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bazita ĉefe sur la artikolo en la angla Vikipedio.