Homo naledi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Homo naledi
Ostoj de Homo naledi
Ostoj de Homo naledi
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Simiulo Anthropoidea
Superfamilio: Homoideoj Hominoidea
Familio: Homedoj Hominidae
Subfamilio: Homenoj Homininae
Tribo: Hominioj Hominini
Genro: Homo Homo
Homo naledi
Berger et al., 2015
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Holotipo: Partoj de la kapo de Homo naledi
Homo naledi LES1 cranium

Homo naledi estas formortinta specio de homeno, provizore atribuita al la genro Homo. En 2013 fosiliajn skeletojn oni eltrovis en la Sud-Afrika provinco Ĥaŭtengo, en la kaverna sistemo "Rising Star" (leviĝanta stelo), kiu situas en la Monda Heredaĵo nomata la "Lulilo de la Homaro". (Naledi signifas "stelo" en la sota lingvo.) Ĝis 2015 oni trovis ostojn de almenaŭ 15 individuoj. La individuoj montras indikojn ke oni intence metis iliajn ostojn en la kavernon nelonge post la morto.

La specio estas karakterizita de korpomaso kaj staturo similaj al malgrandakorpaj nunaj homoj, de pli malgranda interna krania volumo simila al aŭstralopiteko kaj de krania formo simila al frua specio de Homo. La skeleta anatomio kombinas primitivajn trajtojn konatajn en aŭstralopitekoj kun karakterizaĵoj konataj en fruaj homenoj.

La fosilioj ankoraŭ ne estis datitaj.[1] La esplorintaj paleontologoj proponis ke la ostoj reprezentas novan specion en la genro Homo, dum aliaj fakuloj argumentas ke plua analizo estas necesa por subteni aŭ kontraŭi tiun klasifikon;[2][3] kelkaj fakuloj asertas ke la specimenoj povus esti varianto de Homo erectus.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lee Berger kaj al., « Homo naledi, a new species of the genus Homo from the Dinaledi Chamber, South Africa », eLife,  4:e09560,‎ (DOI 10.7554/eLife.09560): "Se la fosilioj pruviĝas signife pli malnovaj ol 2 milionoj da jaroj, H. naledi estus la plej frua ekzemplo de nia genro en pli ol unuopa izolita fragmento. [...] Dato pli nova ol miliono da jaroj montrus ke samtempe ekzistis pluraj formoj de Homo en Afriko, inkluzive de ĉi tiu malgrandcerba speco, en la postajn periodoj de la homa evoluado." angle
  2. Sample, Ian, "Homo naledi: New species of ancient human discovered, claim scientists", The Guardian, 10-a de septembro 2015. Kontrolita 10-a de septembro 2015.
  3. Greenfieldboyce, Nell, "South African Cave Yields Strange Bones Of Early Human-Like Species", NPR, 10-a de septembro 2015. Kontrolita 10-a de septembro 2015.