Matthew Karnitschnig
Matthew Karnitschnig | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1971 (52-jaraĝa) en Paradizvalo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Matthew Helmut KARNITSCHNIG (naskiĝinta en 1972)[1] estas usona ĵurnalisto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Karnitschnig pasigis la junulajn jarojn kiel filo de aŭstra patro kaj usona patrino en Arizono. Dum mezlernejaj tempoj jam li raportis por "Phoenix Gazette".[2] Li bakalaŭriĝis ĉe Hampden-Sydney-Kolegio en Virginio kaj mastriĝis ĉe Kolumbia Universitato. Lia kariero ĵurnalisto ekis ĉe Kinston Free Press en Norda Karolino. Poste li deĵoris raportiste kaj redaktiste por Bloomberg, Reuters kaj Business Week.
Pli malfrue li venis ĉe Wall Street Journal, kie li iĝis ĉefa raportisto pri entreprenaj akiradumoj.[3] En 2009 Karnitschnig iĝis buroestro germania por Wall Street Journal en Berlino.
Post la starto de Politico.eu en aprilo 2015 li ekgvidis ties germanian oficejon.[4]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Die Selbstbeobachtungsfalle: Grenzen und Grenzgänge des Medienjournalismus. p. 427
- ↑ "Berlin: Takeaways from the 2020 Munich Security Conference"
- ↑ Der Fall Opel – Denkzettel für die Politik?. Deutsche Welle, 13.11.2009.
- ↑ Matthew Karnitschnig. politico.eu
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Intervjuo kun Karnitschnig, Deutschlandradio, 22.9.2009