Mauritius Hieronymus Kimakowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mauritius Kimakowicz
Mauritius Kimakowicz
Mauritius Kimakowicz
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1849 (1849-09-22)
en Klobouky u Brna
Morto 5-an de marto 1921 (1921-03-05) (71-jaraĝa)
en Sibiu
Okupo
Okupo arkitekto • muzeologo • biologo
vdr

Mauritius Hieronymus Kimakowicz, plennome Mauritius Hieronymus von Kimakowicz-Winnicki estis arkitekto, biologo, muzeestro. Lia nacieco estas nekonata, sed dum la hungara dominado lia nomo estis laŭ hungarlingve kutima nomordo Kimakowicz Móric.

Mauritius Kimakowicz[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1849 en Klobouk (Moravio, Aŭstra Imperio, nuntempe Klobouky u Brna en Ĉeĥio), li mortis la 5-an de marto 1921 en Sibiu (Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tuj post la naskiĝo de Mauritius lia patro ricevis postenon en Hermannstadt (Transilvanio). La juna Mauritius post la necesaj lernejoj studis en Vieno ekde 1868 kaj li akiris arkitekturan diplomon en 1873. Dum liaj teknikaj studoj lia amo al la natursciencoj kreskis, tial poste li dediĉis sin ankaŭ al scienca esplorado. Li laboris kiel arkitekto kaj malkovris historiajn valorojn de malnovaj domoj en Hermannstadt (tiutempe konata ankaŭ Nagyszeben [Nadjseben]. En 1886 li fariĝis kuratoro de la zoologia kolekto de la loka muzeo kaj li laboris precipe pri renovigo kaj plivastigo de la kolektoj. En 1887 li metis la fundamentojn de la malakologia kolekto. En 1895 li estis nomumita muzeestro, post kvar jaroj li donacis al la muzeo 300 pecojn apartenantajn al 180 specioj. Post sia morto lia filo daŭris la muzeajn laborojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]