Provinco Mayabeque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mayabeque oranĝkolore

Provinco Mayabeque estas la nomo de unu el la 15 provincoj de la Respubliko Kubo. La 1-a de aŭgusto 2010 la Nacia Asembleo de la Kuba Popola Potenco, konsentis modifi la Leĝon N-ro 1304 de la 3-a de julio 1976, aprobante kreadon de la provincio Mayabeque per dispartigado de la Provinco Havano en du novajn provincojn. La nomo de la provinco venas de la rivero Mayabeque kaj de la samnoma strando en la suda marbordo. La ĉefurbo estas San José de las Lajas.

La malaperinta pronvinco Havano estis la sola provinco kiu ne havis ĉefurbon en la teritorio, kaj la institucioj troviĝis en la landa ĉefurbo, mem aparta provinco kun 19 municipoj. Ĝi ankaŭ estis la plej rapide kreskanta provinco en la periodo 1998-2008 (6,5%).

Nun la provinco Mayabeque estas la plej malgranda (3,732.73 km²) escepte de la ĉefurbo Havano kaj tiu kiu havas mapli da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo ankaŭ estas la provinca ĉefurbo plej malgranda. Ĝi limas oriente kun Matanzas, sude kun la Golfo de Batabanó, norde kun la Florida Markolo kaj Havano kaj okcidente kun la nova Provinco Artemisa.

Municipoj de la nova provinco

Mapo de la Provinco Mayabeque
Katolika preĝejo de San José de las Lajas
Municipo km² Loĝantaro Loĝ/km²
Bejucal 116,36 26.966 231,7
San José de las Lajas 592,67 74.186 125,2
Jaruco 275,9 25.135 91,1
Santa Cruz del Norte 379,38 34.216 90,2
Madruga 459,58 29.805 64,9
Nueva Paz 522,8 25.471 48,7
San Nicolás de Bari 228,86 20.695 90,4
Güines 433,09 67.919 156,8
Melena del Sur 233,56 20.646 88,4
Batabanó 263,43 26.944 102,3
Quivicán 227,1 29.463 129,7
Totalo 3.732,73 381.446 102,2

La plej loĝataj urboj estas Güines (42 000 loĝ.) kaj San José de las Lajas (37 000 loĝ.)