Meiningenbrücke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meiningenbrücke
ŝtala ponto • vojponto • ĵaluzipontoturnponto • fervoja ponto
Lando Germanio vd
Situo Zingst
Situo
Geografia situo 54° 24′ 30″ N, 12° 40′ 1″ O (mapo)54.4082388912.66680556Koordinatoj: 54° 24′ 30″ N, 12° 40′ 1″ O (mapo)
Meiningenbrücke (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Meiningenbrücke (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Meiningenbrücke
Meiningenbrücke
Lokigo de Meklenburgio-Antaŭpomerio en Germanio
Situo de Meiningenbrücke
Map
Meiningenbrücke
vdr
Aera vido de la ponto

Meiningenbrücke [majninenbrike] estas ŝtala ponto en norda Germanio (Meklenburgo-Antaŭpomerio), ĉe la baltamara bordo. Ĝi ligas la duon-insularon Fischland-Darß-Zingst al la firma tero, ĉe la loĝloko Bresewitz. Ĝi situas ĉe la plej mallarĝa loko de la markoleto Meiningenstrom, proksimume en ties mezo.

La ponto origine estis fervoja ponto, konstruita inter 1908 kaj 1912. Post la dua mondmilito, en 1947, la trako estis demuntita kaj kiel reparacio donita al Sovetio. De tiam la ponto estas uzata kiel voja ponto. Pro mallarĝeco ĝi provizas nur unu aŭtolarĝan koridoron (3,75 m larĝan), do komence ĝi povis estis uzata nur alterne en du direktoj.

Por suplementi la ponton, pioniroj de la Nacia Popola Armeo de GDR konstruis flosponton, kiu estis finita la 15-an de majo 1980. Tiu ponto havas portivon de 60 tunoj. Ĝi servas por la trafiko direkte al sudo; la eksa fervoja ponto servas la alnordan trafikon. Dukoridora aŭta ponto estas planata; post ĝia konstruado oni eble rekonstruos la fervojon.

Por ebligi la trafikon de altaj ŝipoj tra la markolo la ŝtala ponto havas turneblan parton, kiu, turnite de elektraj motoroj, liberigas unuflanke ŝanelon 24,5 metrojn larĝan (10 metrojn profundan) kaj aliflanke malprofundan brakon 17,80 metrojn larĝan. La paralela flosponto havas leveblan klapon por permesi al ŝipoj la preterpasadon.