Meksika krokodilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Meksika krokodilo
Morelets.crocodile.arp.jpg
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Reptilia
Ordo: Crocodilia
Familio: Krokodiledoj
Subfamilio: Krokodilenoj
Genro: Crocodylus
Crocodylus moreletii
(Laurenti, 1768)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de Meksika krokodilo
Arealo de Meksika krokodilo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Moreleta krokodilo, konata ankaŭ kiel Meksika krokodilo, estas mezgranda krokodilo troviĝanta nur en fluanta akvo de la atlantikaj regionoj de Meksikio, Belizo kaj Gvatemalo.[1] Ĝi kutime povas kreski ĝis 3 m longe. Ĝi estas endanĝerita specio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Meksika krokodilo estis malkovrita en Meksikio en 1850[2] kaj nomata laŭ la franca naturalisto kiu faris la malkovron, nome P.M.A. Morelet (1809-1892).[2] Ĝi estis dumlonge konfuzata kun la Kuba krokodilo aŭ kun la Centramerika krokodilo pro similaj karakteroj kunhavataj inter la specioj. Oni konstatis ke temas pri tute diferenca specio nur dum la 1920-aj jaroj.[3] Nuntempaj krokodiluloj venas de antikva stirpo kiu enhavas ĉirkaŭ 125 genroj.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu centramerika krokodilo estas malgranda kompare kun aliaj krokodiloj. Maskloj povas iĝi pli grandaj ol inoj; tio estas ia seksa dimorfismo.[3] Tiu krokodilo povas atingi longon de ĉirkaŭ 3 m al 4.3 m ĉe plenkreskuloj[5] kaj estas simila al la Centramerika kaj Kuba krokodiloj laŭ aspekto.

Karakteroj de tiu specio apartigas ĝin kaj faciligas ties identigon. Ĝi havas tre larĝan muzelon[3] kun 66 al 68 dentoj ĉe plenkreskuloj.[2] Krokodiloj distingiĝas el aligatoroj pro la dentoj en kaj supra kaj malsupra makzeloj. Ties dentoj en ambaŭ makzeloj perfekte liniiĝas.[3] La kvara dento de la suba makzelo de la krokodilo videblas kiam la buŝo estas fermita ĉar ĝi estas iom pli granda ol la resto de ties dentaro.[3]

Moreleta krokodilo en naturo ĉe Lago Coba, Quintana Roo, Meksikio.

La naztruoj situas antaŭ la muzelo, rekte malantaŭ ili estas la okuloj, sekve de la oreloj [3] kaj ĉiuj el la tri organoj estas en la pinto de la kapo de la krokodiloj. Kiam ili estas preskaŭ tute submerĝitaj, ili ankoraŭ kapablas flari, aŭdi kaj vidi sian ĉirkaŭaĵon.[3] Krokodiloj povas vidi sub akvo danke al siaj niktitantaj membranoj kiuj ĉirkaŭas ties okulojn.[3] Tio estas klara palpebro kiu povas protekti la krokodilajn okulojn kaj permesas ĝin ankaŭ vidi.[3]

La Meksika krokodilo estas malhelgrizecbruna.[2] Ili havas malhelajn zonojn kaj punktojn ĉe korpo kaj vosto.[2] Tiu similas al aliaj krokodiloj kiel la Centramerika krokodilo, sed la Meksika estas iom pli malhela.[2] Junuloj estas brilflavaj kun iomaj malhelaj zonoj.[3] La iriso estas arĝentbruna.[2] Ili havas 4 krurojn kaj longan voston kiu estas uzata por naĝadi. La malantaŭaj piedoj de krokodiloj estas retecaj. La kruroj estas mallongaj kaj pro tio krokodiloj estas tre proksimaj de la grundo. Ili havas surprizajn kapablojn pro la fortegaj muskoloj kaj ili estas rapidaj kurantoj.

Meksikaj krokodiletoj ĉe Naturparko Cotswold, Anglio.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

La Meksika krokodilo troviĝas en fluantakvaj habitatoj en Centrameriko[2] kaj laŭlonge de la Golfo de Meksikio tra Belizo, Gvatemalo kaj Meksikio.[2] [4] En tiuj fluantakvaj habitatoj ili preferas izolatajn areojn solecajn. Tiu specio de krokodilo povas amplekse troviĝi en fluantakvaj habitatoj kaj marĉoj[2] kiuj situas interne kaj en grandaj riveroj kaj lagoj.[6] Ambaŭ habitatoj estas rearbarigataj por helpi kroman kovron.[2]

La Meksika krokodilo povas troviĝi ankaŭ laŭlonge de la marbordo ĉe saletaj akvoj.[3] Tiuj saletaj akvoj estas areoj kie la sala akvo el la oceano miksiĝas kun la fluanta akvo de la interno.[3] En tiuj areoj la habitato estas iom diferenca el la fluantakvaj marĉohabitatoj interne. Ili loĝas ankaŭ en herbejaj savanoj de la Jukatana Duoninsulo.[7] Tiuj krokodiloj iĝas multe pli distribuataj dum la pluvsezono kiam okazas inundoj kaj estas pli facile por ili moviĝi ien plie.[7] Junuloj loĝas en tre densa ŝirmejo por protekti sin el aliaj predantoj kiuj povus esti en la areo kaj restos tie ĝis kiam ili iĝas pli maturaj kaj kapablaj defendi sin.[2] Plenkreskaj krokodiloj elfosas kavotruojn dum epoko asocia kun la sekaj sezonoj en sia areo.[2] La teritorio de tiu krokodilo povas koincidi kun tiu de la Centramerika krokodilo, kio povas faciligi konfuzigon inter ambaŭ specioj[3].

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu krokodilo havas nutroriĉan dieton. Krokodiloj estas karnomanĝaj kaj manĝas grandan kvanton de viando. Ili kaptas sian predon per rabado kiel teknikoj, malrapidiganta ŝteliranta super kaj sur sia predo. Kiam krokodiloj kaptas sian predon ili unue devas mortigi ĝin antaŭ manĝi. Krokodiloj mortigas la plimulton de sia predo ektenanta ĝin inter iliaj muskolaj makzeloj kaj trenanta sian predan malantaŭon en la akvo por droni ĝin.

Krokodiloj nutras sin plejparte el fiŝoj kaj insektoj. Tio ĉi estas la dieto de la plimulto de la junaj krokodiloj ĝis ili fariĝas pli grandaj kaj pli kapablaj alporti malsupren pli grandan predon. Krokodiloj predos malgrandajn mamulojn, birdojn kaj eĉ aliajn rampulojn. Ĉi tiuj malgrandaj mamuloj povas inkluzivi enhejmajn bestojn same kiel aliaj sovaĝaj bestoj. Krokodiloj estas kanibalecaj, tio ĉi inkluzivas manĝi siajn junulojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktado kutima okazas inter aprilo kaj junio[7] kaj la ovodemetado okazas antaŭ la komenco de la pluvsezono.[2] Meksikaj krokodiloj estas unikaj inter nordamerikaj krokodiloj je tio ke ili konstruas nur amasetecajn nestojn kaj ne nestojn kun amaseto kaj truo.[3] Tiuj amasetecaj nestoj estas ĉirkaŭ 3 m larĝaj kaj 1 m altaj[2] kaj povas troviĝi ĉe akvo aŭ inter flosanta vegetaĵaro.[2] [3] Ino de krokodilo povas demeti el 20 al 45 ovojn[2] kaj oni trovis nestojn enhavantajn ovojn de pli da unu ino.[2] La ovoj estas enterigitaj kaj la nestoj estas zorgataj de inoj kiuj protektas siajn nenaskitajn idojn el predantoj.[2] Eloviĝo okazas post 80 tagoj de kovado[7] kaj la idoj estas kutime ĉirkaŭ 17 cm longaj.[1] Post eloviĝo la krokodilino portas sian idaron akven kie ili estos protektataj de ambaŭ gepatroj[2] kaj iom poste sendependiĝos.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Meksikaj krokodiloj estis delonge minacataj pro habitatodetruo kaj neleĝa ĉasado.[8] Ambaŭ kialoj influis drastege super ties populacioj. Ili estis ĉasataj pro ties haŭtoj dum la 1940-aj jaroj kaj la 1950-aj[8] ĉar oni produktis bonkvalitan ledon el la krokodilaj haŭtaĵoj.[9] Krokodila ledo povas esti uzata por fari monujojn, jakojn kaj ŝuojn.

Krom ĉasado kaj habitatodetruo, tiu neotropisa specio iĝas minacata de aliaj kialoj. Krokodilidoj estas predataj de birdoj.[7] Ankaŭ testudoj kaj serpentoj manĝas junajn krokodilidojn.[7] Ankaŭ lavursoj elfosas la ovojn el la krokodilaj nestoj kaj manĝas ilin.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Crocodilians species (CSG)" (HTML).
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 "Crocodylus Moreletii." Crocodilians Natural History and Conservation. 2002. (HTML).
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 "Morelet's Crocodile." Angel Fire. 15 May 2003. (HTML).
  4. 4,0 4,1 Dever, J. A; Richard E. Strauss, Thomas R. Rainwater, Scott T. McMurry, and Llewellyn D. Densmore III. “Genetic Diversity, Population Subdivision, and Gene Flow in Morelet’s Crocodile (Crocodylus moreletii) from Belize, Central America” Copeia. 2002. 4: 1078-1091.
  5. "Morelet's Crocodile." Belize Zoo. 2007. (HTML).
  6. "Freshwater Crocodile." Australia Zoo. (HTML).
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 “The Return of the Morelet’s Crocodile.” Reptilia. (pdf).
  8. 8,0 8,1 "Crocodylus Moreletii." Florida Museum. (HTML).
  9. Platt, Steven; John Thorbjarnarson. “Population status and conservation of Morelet’s Crocodile, Crocodylus moreletii, in northern Belize” Biological Conservation. 2000. 96: 21-29.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]