Melgar de Abajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melgar de Abajo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47687
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 5° 9′ U (mapo)42.2432398-5.1421583Koordinatoj: 42° 15′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 801 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha) [+]
Melgar de Abajo (Provinco Valadolido)
Melgar de Abajo (Provinco Valadolido)
DEC
Melgar de Abajo
Melgar de Abajo
Situo de Melgar de Abajo
Melgar de Abajo (Hispanio)
Melgar de Abajo (Hispanio)
DEC
Melgar de Abajo
Melgar de Abajo
Situo de Melgar de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Melgar de Abajo [+]
vdr

Melgar de Abajo [melGAR deaBAĥo] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Melgar de Abajo estas etimologie komprenebla kiel Luzernejo de Malsupro aŭ pli malverŝajne "Draŝejo de Malsupro".[1]

Melgar de Abajo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 120 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 93 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. La rivero Cea trafluas la teritorion kaj havigas trinkakvon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. La rivero ebligas la kultivadon de fruktoĝardenojn kaj la forstado de poploj. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas ankaŭ du vinproduktejoj ka unu fabriko de kolbasoj, tradiciaj de Melgar de Abajo.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la du preĝejoj, nome tiu de El Salvador (restaŭrita en 2010) kaj la mudeĥara preĝejo de Sankta Johano. Estas interesaj ankaŭ la kolombejoj en la ĉirkaŭajo, tipaj de la komarko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]