Memel-regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia flago de la Memel-regiono

Memel-regiono (germane Memelland, litove Klaipėdos kraštas) estis nomo de la pleja nordo de iama Orienta Prusio inter la du mondmilitoj, pli frue parto de Eta Litovio. Ĝi situis norde de rivero Nemunas kaj estis de 1920 ĝis 1923 sub franca adiministrado, poste Litovio aneksis ĝin tiujare. Ĝia ĉefurbo estis Klaipėda. En la germana lingvo kaj la urbo Klaipėda kaj la rivero nomiĝis Memel.

La Memel-regiono longis 140 km kaj larĝis ĝis 20 km, havis breite en 1939 ĉ. 145.000 loĝantojn. Tiam la urbo Klaipėda havis 40.000 loĝantojn, aliaj pli grandaj komunumoj estis Šilutė kun 5.000 kaj Pagėgiai kun 2.800 loĝantoj.

La areon posedis ekde la 13-a jarcento la Grandduklando Litovio, kaj ekde la 15-a jarcento Prusio; kune kun Prusio ĝi dum 1871 iĝis parto de la Germana Regno. Dum transira periodo post la Unua Mondmilito, aneksis la regionon en 1923 Litovio. Nazia Germanio aneksis ĝin en 1939, la Ruĝa Armeo okupis ĝin en 1944 kaj donis al la Litova Soveta Socialista Respubliko. En Litovio ĝia teritorio pli-malpli koincidas kun la nuna distrikto Klaipėda.